Por ke la ĉina-usona komerca rilato evoluu energie, ekvilibre kaj sane.

(GMT+08:00) 2017-07-19 19:01:47     Redaktoro:Xiong

Baldaŭ okazos la unua ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono. Por tio Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris la 19an de julio en Pekino, ke, de la kvardek jaroj post kiam Ĉinio kaj Usono ekhavis diplomatiajn rilatojn inter si, la kunlaboraj fruktoj de la du landoj en ekonomio kaj komerco favoras la dunaciajn kaj eĉ mondajn popolojn; kaj pri disduiĝo kaj konfliktoj en ekonomio kaj komerco la du partioj povus, surbaze de egala traktado kaj reciproka respekto, fari solvon per dialogo kaj interkonsiliĝo.

La unua ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono okazos la 19an de julio en Vaŝingtono. La dialogon prezidos la ĉina vicĉefministro Wang Yang kaj la usonaj financa ministro Steven Munchin kaj komerca ministro Wilbur Ross.

Lu Kang malkovris, ke en tiu ĉi dialogo la ĉinaj kaj usonaj reprezentantoj faros profundan diskuton pri makroskopa ekonomio politiko, komerca kunlaboro, investa kunagado, mondskale ekonomia mastruado kaj similaj, por plivastigi kunlaboron, serĉi efikajn rimedojn forigante malkonkordon kaj pene certigi, ke la ĉina-usona komerca rilato evoluu energie, ekvilibre kaj sane.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin