Novaĵoj (Julio 20)

(GMT+08:00) 2017-07-20 16:45:29     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 20a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina ĉefministro intervidiĝis kun palestina prezidento; ĉina vicĉefministro urĝas solvi malkonsentojn inter Ĉinio kaj Usono. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede posttagmeze en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun palestina prezidento Mahmoud Abbas, kiu faras ŝtatan viziton en Ĉinio.

Li diris, ke Ĉinio kaj Palestino havas profundan tradician amikecon kaj ĉiam respektas kaj subtenas unu la alian. Kiel fidinda amiko de Palestino, Ĉinio ĉiam atentas kaj aktive subtenas pacan procezon de Mez-Oriento kaj ĉiam firme subtenas la palestinan popolon en reakiro de naciaj laŭleĝa rajtoj. Paca kaj sekura Mez-Oriento estas ege grava por paco kaj stabileco de la regiono kaj la mondo. Ĉinio volas daŭrigi sian influon kaj sufiĉe subteni kaj aktive partopreni en la klopodoj de la internacia komunumo por repacigo.

Abbas diris, ke Palestino aprecas la starpunkton kaj porpledon de Ĉinio pri la palestina demando kaj dankas Ĉinion pro longtempa grava subteno. Palestino volas teni altnivelan kontakton kun Ĉinio, fortigi kunlaboron en industria parko, pura energio kaj trejnadoj de personoj kaj antaŭenpuŝi sanan disvolviĝon de la amikaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj.

Ĉina vicĉefministro Wang Yang merkrede vokis Ĉinion kaj Usonon kunlabori anstataŭ fronti unu kontraŭ la alia por trakti malkonsentojn.

Wang faris la rimarkojn en inaŭgura parolado en la 1a Ampleksa Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono en Vaŝingtono. Li diris, ke Ĉinio kaj Usono estas plej grandaj komercaj partneroj kaj gravaj fontoj de investo unu por la alia. Kunlaboro estas realisma elekto por ambaŭ flankoj. Dialogo ne povas tuj trakti ĉiujn malkonsentojn, sed alfrontado povas tuj damaĝi la interesojn de ambaŭ flankoj. Li rimarkigis, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono profitigas ne nur entreprenojn kaj popolojn de la du landoj, sed ankaŭ la tutan mondon. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Usono por atingi kungajnajn rezultojn por ambaŭ flankoj.

Wang kunprezidis la 1an Ampleksan Ekonomian Dialogon inter Ĉinio kaj Usono kun usonaj ministro pri financo Steven Mnuchin kaj ministro pri komerco Wilbur Ross. Ambaŭ flankoj diskutis pri ekonomiaj demandoj, kiuj havas longtempan kaj strategian gravecon al la ekonomia kunlaboro inter la du landoj.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke Ĉinio kredas, ke la golfaj landoj havas la saĝon solvi malkonsenton, kaj ĝi volas ludi konstrueman rolon por helpi mildigon de la streĉeco laŭ la volo de regionaj partioj.

Wang faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun vizitanta ŝtata ministro de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Sultan Ahmed Al Jaber.

Wang diris, ke Ĉinio estas bona amiko de la golfaj landoj. Li esprimis la esperon, ke la nuna golfa krizo estos konvene solvita. Li diris, ke Ĉinio persistas en la principo, ke la krizo devas esti solvita per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj kaj rilataj partioj devas preni sur sin respondecon.

Laŭ Wang, la krizo devas esti solvita en la kadro de la Golfo Kunlabora Konsilio kaj eksteraj landoj devas ludi konstrueman rolon. Li aldonis, ke koncernaj partioj devas sidiĝi por intertraktado kiel eble plej baldaŭ kaj montri flekseblecon en traktado unu al alia, kaj atingo de ĝenerala interkonsento pri batalo kontraŭ terorismo de ĉiuj formoj estas la unua prioritato.

Al Jaber diris, ke la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj sin dediĉas al solvado de la krizo per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj kaj havas neniun intencon de interveno en la internaj aferoj de Kataro aŭ aliaj landoj. Lia lando esperas, ke rilataj partioj atingos interkonsenton pri batalo kontraŭ terorismo kaj plenumos subskribitajn interkonsentojn kaj siajn promesojn.

Kiel deĵoranta prezidanto-lando de la Sekureca Konsilio de la UN en julio, Ĉinio merkrede proponis okazigi publikan debaton pri plifortigo de la afrika kapablokonstruo de paco kaj sekureco. Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, membro de la Komisiono de la Afrika Unio pri Paco kaj Sekureco Smail Chergui, senegalia ministro pri eksterlandaj aferoj kaj aliaj ministronivelaj membroj aŭ konstantaj reprezentantoj de 60 landoj kaj internaciaj organizoj al la UN ĉeestis la kunvenon. Ĉina konstanta reprezentanto al la UN Liu Jieyi prezidis la kunvenon.

Ĉinio celas, per la publika kunveno, efektivigi la koncepton de komunumo de komuna futuro de la homaro, puŝi la internacian komunumon efektivigi rezoluciojn kaj prezidanto-deklarojn de la Sekureca Konsilio, doni pli da atento al la afrika kapablokonstruo de paco kaj sekureco, determini malfacilojn kaj mankojn alfrontatajn de Afriko en kapablokonstruo de paco kaj sekureco kaj liveri efikan subtenon al Afriko en tiu ĉi kampo.

Proparolanto de ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres diris merkrede, ke la ĝenerala sekretario bonvenigas la sud-korean proponon pri remalfermo de interkoreaj komunikaj kanaloj kaj urĝas Pjongjangon respondi pozitive.

Proparolanto Farhan Haq diris en regula gazetara konferenco en la sidejo de la UN, ke Guterres urĝas la gvidantaron de la Korea Demokratia Popola Respubliko respondi pozitive, kaj rimarkigis, ke eble estas danĝera la manko de komunikaj kanaloj kun la Korea Demokratia Popola Respubliko. La proparolanto aldonis, ke remalfermo kaj fortigo de komunikaj kanaloj, precipe tiu inter armeoj, estas necesa por malpliigi la riskon de misjuĝo aŭ miskompreno kaj malaltigi la streĉecon en la regiono.

La pakistana armeo diris merkrede, ke almenaŭ unu soldato kaj du civiluloj estis mortigitaj en la lastatempa landlima kanonado de la hinda armeo.

Deklaro publikigita de la pakistana armeo diris, ke Hindio sin turnis al senkaŭza kanonado laŭ la Linio de Regado en la pridisputata regiono Kaŝmiro, celante la militajn postenojn kaj senkulpajn civilulojn. La deklaro diris, ke la pakistana armeo reagis kontraŭ la hindaj postenoj. La rebato detruis hindajn postenojn, kiuj pafis al pakistanaj postenoj kaj civiluloj. Kvin hindaj soldatoj estis mortigitaj kaj multaj aliaj vunditaj.

Irano merkrede ĵuris taŭge respondi al novaj sankcioj de Usono kaj promesis sin devontigi plu al la internacia interkonsento pri sia nuklea programo. Irana prezidento Hassan Rouhani diris, ke Irano reciprokos la novajn sankciojn de Usono kontraŭ iranaj individuoj kaj entoj sub la preteksto de la irana misila programo.

Usono marde enkondukis sankciojn kontraŭ 18 entoj kaj individuoj ligitaj al la irana balistmisila programo kaj aliaj ne-nukleaj aktivecoj.

La usonaj oficialuloj diris, ke la ĵetado de balistaj misiloj fare de Irano estas minaco al la usonaj interesoj en la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin