Hassan Rouhani: Irano taŭge respondos al sankcioj de Usono

(GMT+08:00) 2017-07-20 14:13:13     Redaktoro:Yu

Irano merkrede ĵuris taŭge respondi al novaj sankcioj de Usono kaj promesis sin devontigi plu al la internacia interkonsento pri sia nuklea programo.

Irana prezidento Hassan Rouhani diris, ke Irano reciprokos la novajn sankciojn de Usono kontraŭ iranaj individuoj kaj entoj sub la preteksto de la irana misila programo.

Usono marde enkondukis sankciojn kontraŭ 18 entoj kaj individuoj ligitaj al la irana balistmisila programo kaj aliaj ne-nukleaj aktivecoj.

La usonaj oficialuloj diris, ke la ĵetado de balistaj misiloj fare de Irano estas minaco al la usonaj interesoj en la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin