Abbas atakis sekurecajn rimedojn de Israelo en jerusalema sanktejo

(GMT+08:00) 2017-07-21 11:39:47     Redaktoro:Yu

La palestina novaĵ-agentejo WAFA raportis ĵaŭde, ke palestina prezidento Mahmoud Abbas diris, ke lastatempe Israelo prenis rimedojn en la sanktejo Aqsa de la malnova urbo de Jerusalemo, intencante krei novajn faktojn por ŝanĝi la nunan staton, kio estas publika provoko al internacia leĝo.

La raporto diris, ke Abbas jam ordonis sendi palestinan delegacion al Azerbajĝano, postulante, ke la Komitato pri la Plenumo de la Neforigeblaj Rajtoj de la Palestina Popolo, kiu estas subordigita al la Unuiĝintaj Nacioj, tuj okazigu specialan kunvenon por esplori la nunan situacion en la malnova urbo de Jerusalemo, precipe en la sanktejo Aqsa, kaj postuli, ke Israelo haltigu ĉiujn rimedojn prenitajn por la sanktejo Aqsa, forigu metal-sondilon kaj respektu la historion kaj leĝan statuson de la malnova urbo de Jerusalemo kaj la sanktejo Aqsa kaj ankaŭ la liberecon je kredado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin