Sekureca Konsilio de UN enkondukis sankciojn kontraŭ individuoj kaj entoj ligitaj kun IŜ kaj al-Qaeda

(GMT+08:00) 2017-07-21 14:31:59     Redaktoro:Yu

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde unuanime adoptis rezolucion enkonduki sankciojn kontraŭ du armitaj grupoj, du entoj kaj kvar individuoj ligitaj al la Islama Ŝtato kaj al-Qaeda.

Du armitaj grupoj estas Jund al Aqsa ligita kun al-Qaeda kaj Jaysh Khalid ibn al-Waleed ligita kun la Islama Ŝtato, kaj ambaŭ batalas en Sirio.

Du entreprenoj pri mona interŝanĝo en Sirio – Hanifa kaj Selselat al Thabab - kredeble havas financajn rilatojn kun la terorismaj grupoj kaj estis metitaj en la liston de sankcio.

Muhammad Bahrum Naim Anggih Tamtomo, Ornaa Rochman, Murad Irakfievich Margoshvili kaj Malik Ruslanovich Barkhanoev estis aldonitaj en la liston pro sia partopreno en terorismaj atakoj rilataj kun la Islama Ŝtato kaj al-Qaeda.

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN kaj prezidanto de la Sekureca Konsilio por julio, Liu Jieyi, diris, ke terorismo estas la malamiko de la tuta homaro, kaj kontraŭterorismaj operacoj devas sekvi saman normon, doni plenan ludon al la ĉefa rolo de la UN kaj la Sekureca Konsilio, kaj fortigi efikan kunordigon inter ĉiuj partioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin