Filipinoj decidis pludaŭrigi sieĝostaton en la sudo

(GMT+08:00) 2017-07-23 16:02:46     Redaktoro:Xiong

La 22an de julio la du ĉambroj de Filipinioj okazigis al si komunan kunvenon, kaj la kunveno akceptis per plejpartaj voĉoj la proponon de la prezidento Rodrigo Duterte pludaŭrigi la sieĝostaton en la sudo ĝis la fino de ĉi jaro.

Tiun tagon la kunveno de la du filipinaj ĉambroj, post sep horoj da debato kaj voĉdonado, aprobis la proponon per 261 jesoj kaj 18 neoj. Laŭ tiu ĉi propono, la sesdektaga sieĝostato, kiu komenciĝis la 23an de majo en la insulo Mindanao kaj aliaj en la sudo, daŭros ĝis la 31a de decembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin