Etiopio esperas kunlabori kun Ĉinio en aviada kampo

(GMT+08:00) 2017-07-23 18:48:00     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge, kiam la etiopa trafika ministro Ahmad Shid akceptis intervjuon de raportisto de la ĉina novaĵagentejo Xinhua, li diris, ke Etiopio nun klopodas esti aertransporta nodo en Afriko, kaj li esperis, ke Etiopio kunlaboros kun Ĉinio ĉi-rilate por atingi tiun ĉi celon.

Shid opiniis, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Etiopio en la aviada kampo estas grava kolono de la dulanda kunlaboro.

Nun Ĉinio jam fariĝas grava celloko de la etiopa aerkompanio, tiu jam malfermis aerkurson al Pekino, Ŝanhajo, Kantono, Chengdu kaj Honkongo, kaj la flugoj povas iri kaj reiri inter Etiopio kaj tiuj lokoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin