70 civiluloj estis forkaptitaj en Afganio

(GMT+08:00) 2017-07-24 13:55:08     Redaktoro:Li

Dimanĉe proparolanto de la polico de la afgana suda provinco Kandahar konfirmis, ke 70 lokaj civiluloj estis forkaptitaj de armita personaro lastatempe, kaj 7 el ili estis murditaj.

La forkaptado okazis en la distrikto Shah Wali Kot. Laŭinforme, 20 el ili estis liberigitaj. La proparolanto konfirmis samtempe, ke 7 el ili estis murditaj en la pasintaj du tagoj. La polico kolektas koncernajn informojn kaj klopodas savi la ceterajn 40 forkaptitojn.

La lokaj loĝantoj kaj polico kondamnis la grandskalan forkaptadon de Talibano. Ĝis nun neniu organizo deklaris respondecon pri la afero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin