Meduzo trovita, pli maljuna ol dinosaŭro

(GMT+08:00) 2017-07-24 08:47:15     Redaktoro:Xiong

Hazarde troviĝis sensalakvaj meduzoj nomataj "pando en akvo" en la 18a de julio, kiam vilaĝanoj naĝis en lageto apud la vilaĝo, kiu situas en la distrikto Suxi, la urbo Yiwu. La sensalakva meduzo ekzistas en la Tero jam de kelkcent milionoj da jaroj aŭ eĉ de kelkmil milionoj. Ĝi estas la plej primitiva kaj la plej malaltklasa senvertebra celenterulo, do vera "vivanta fosilio". Tiu ĉi sensalakva meduzo havas grandan valoron de esplorado kaj spektado, postulante por si altan kvaliton de akvo. Ĝi kutime vivas en akvo sendanĝera, pura kaj iom acida. En la lastaj jaroj la akvoj de Yiwu iĝis puraj post klopoda senpoluigado, kaj sekve aperis sensalakvaj meduzoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin