Ukraina prezidento postulas fruan efektivigon de militpaŭzo en Donbaso

(GMT+08:00) 2017-07-24 14:17:35     Redaktoro:Yu

Ukraina prezidento Petro Poroshenko diris dimanĉe en sia konto ĉe la socia komunikilo Facebook, ke en la lunda telekunveno de gvidantoj de la normandiaj kvar partioj, li postulos, ke ĉiuj rilataj partioj intensigu siajn klopodojn por realigi militpaŭzon en la regiono Donbaso en orienta Ukrainio.

Poroshenko diris, ke laŭ la Minska Interkonsento, solvado de konflikto en orienta Ukrainio estas la sola elirejo. Li aldonis, ke li vokos plu al okcidentaj landoj pliseverigi la sankciojn kontraŭ Rusio, se vera militpaŭzo ne povos estis frue realigita en la konfliktaj regionoj en orienta Ukrainio.

Ukrainaj amaskomunikiloj raportis, ke franca prezidento Emmanuel Macron lastatempe anoncis, ke danke al la mediacio de Francio, gvidantoj de la normandiaj kvar partioj, nome Germanio, Francio, Rusio kaj Ukrainio, konsentis okazigi en lundo telekunvenon pri konflikto en Donbaso.

Lastatempe la situacio de konflikto en orienta Ukrainio tendencis al eskalado, kaj ambaŭ flankoj de la konflikto uzis pezajn armilojn malpermesatajn en la minska interkonsento pri militpaŭzo. Laŭ la ukraina Ministerio de Defendo, de la 20a ĝis la 22a de julio, almenaŭ 13 ukrainaj soldatoj mortis en batalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin