Hualong-gubernio reduktis malriĉecon per nudeloj

(GMT+08:00) 2017-07-31 14:49:27     Redaktoro:Selena

trejna kaj serva centro de la nudela industrio en Hualong

La gubernio Hualong situas en la orienta parto de Qinghai-provinco, kie loĝas multaj civitanoj de la huja etno. La gubernio, ne havante favorajn naturajn kondiĉojn, estis tre malriĉa en la lando. En la fino de la 80aj jaroj de la pasinta jarcento, gvidate kaj subtenate de la loka registaro, homoj de Hualong iris el la gubernio al diversaj lokoj de la lando por sin okupi pri la nudela komerco. Nuntempe ili havas la kreivan rimedon por redukti malriĉecon en la nudela komerco.

En 1988, kun 5000 juanoj pruntitaj el parencoj kaj amikoj, kamparano Ma Guifu de la vilaĝo Ashinu de Hualong-gubernio iris al la ĉina suda urbo Xiamen kaj funkciigis nudelan restoracion. Kun la laborema spirito, li akiris profiton per la restaracio, kaj tio kaŭzis grandan eĥon en Hualong-gubernio. Sekve pli kaj pli multaj hualong-anoj forlasis la hejmlokon kaj venis al la ĉina suda landparto por funkciigi nudelajn restoraciojn. En 2015 cent mil homoj de la gubernio sin okupis pri la nudela komerco en aliaj lokoj, kaj la profito kalkuliĝis al 1,8 miliardoj da juanoj. La enspezoj alportitaj de la nudela komerco estas tre grandaj por kamparanoj.

Depende de la avantaĝo de la nudela komerco, en 2016 Hualong komencis efektivigi planon pri "en trejnado kaj engaĝado kun salajro", kaj tio signifas, ke la registaro starigas interligon inter malriĉaj homoj kaj nudelaj restoracioj, kaj ke tiuj malriĉaj homoj sin trejnas laborante en tiuj restoracioj kaj finfine povos ekspluati sian nudelan restoracion. Laŭ la plano, post unu jaro tiuj homoj povas fini la metilernadon kaj posedi lertecon por fari nudelojn, kaj la aŭtoritato asignas al kvalifikitaj homoj difinitan sumon por subteni ilian entreprenadon. Vicestro de buroo pri dungado de Hualong-gubernio Ma Jianguo konigis:

"En nia gubernio troviĝas 300 miloj da loĝantoj, inter ili 110 miloj da homoj okupiĝas pri la nudela komerco. Fakte posedo de ĉirilata lerteco estas necesa por okupiĝi pri la nudela restoracio, ekde la lasta jaro, ni komencis efektivigi la planon pri "en trejnado kaj engaĝado kun salajro" por ke tiuj malriĉaj kamparanoj kaj laboru kaj sin trejnu. Nun en la lando troviĝas preskaŭ 15000 nudelaj restoracioj, ni, utiligante la avantaĝajn kondiĉojn, sendas tiujn malriĉajn homojn al la restoracioj por trejni ilin en lertulojn."

Laŭ konigo 1020 homoj estis trejnitaj en 2016 kaj 1440 sin registris por trejniĝo en 2017. Pli ol 800 malriĉaj familioj eliminas malriĉecon per la plano.

Ma Hui estas metilernanto en iu restoracio. Li diris al raportisto:

"Mi aliĝis al la plano en aprilo de la pasinta jaro, kaj nun mi povas fari nudelojn. Kompreneble nuntempe mi ne havas sufiĉan kapitalon por teni restoracion, tamen mi volas fari klopodojn por tio."

Laŭ la plano, mastroj de nudelaj restoracioj subskribas unujaran kontrakton kun tiuj metilernantoj pri la trejnado, tiuj lernantoj ricevas ateston kaj monpremion disdonitan de la loka buroo pri dungado, se ili kvalifikiĝas kiel nudela metiisto post unujara trejnado. Dum la lernoservo de metilernantoj, mastroj de restoracioj devas pagi al lernantoj salajron kaj liveri al ili senpagan manĝadon, loĝadon, trafikan rekompencon kaj asekuron kontraŭ invalideco.

Samtempe ankaŭ mastroj kaj trejnistoj de restoracioj havas difinitan premion se trejnantoj finis la lernadon kaj akiris la ateston. La loka registaro ankaŭ praktikas pli da favoraj politikoj por doni subtenon al malriĉaj homoj en kapitalo, tekniko kaj servo.

unuigita manĝilaro liverita de trejna kaj serva centro al nudelaj restoracioj

La klopodo de Hualong-gubernio por redukto de malriĉeco per la nudela komerco estas aprobita kaj subtenata de la aŭtoritato de Qinghai-provinco. Ma Fengsheng, estro de Buroo por Redukto de Malriĉeco kaj Disvolvado de Qinghai-provinco konigis, ke en 2015 la buroo asignis 8 milionojn da juanoj por establi la trejnan kaj servan centron de la nudela industrio en Hualong.

"En 2015 ni disponigis 8 milionojn da juanoj por speciale establi la centron, en kiu ni povas trejni malriĉajn homojn lertaj por fari nudelojn. Ni volas pagi la kostojn de ilia trejnado nur se ili volas lerni la metilertecon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin