Novaĵoj (Julio 31)

(GMT+08:00) 2017-07-31 17:05:21     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 31a de julio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi alvokis konstrui popolan armeon en mondklasan armeon; Usono provis antimisilan sistemon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe matene dum la grandioza milita parado okaze de la 90a datreveno de la Popola Liberiga Armeo (PLA), ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, publikigis la plej fortan ordonon en la nova situacio konstrui la heroan popolan armeon en mondklasan armeon.

La parado celas celebri la 90an datrevenon de la Popola Liberiga Armeo. Estis la unua fojo, ke Xi observis tiel grandiozan paradon enscenigitan sur la kampo. La parado esis ankaŭ tute nova montrado de la PLA al la publiko post kompleta kaj revolucia reformo. Entute 12 000 oficiroj kaj soldatoj partoprenis en la parado.

Je la 10a horo matene Xi faris gravan paroladon. Li montris, ke Ĉinio estas pli proksima al la celo de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio ol iam ajn antaŭe en historio, kaj ĝi pli bezonas fortan popolan armeon ol iu alia tempo en historio. Li ankaŭ vokis la oficirojn kaj soldatojn konstrui la armeon per pli bona politika konscio, plifortigi la armeon per reformo, evoluigi la armeon per la scienco kaj tekniko, kaj regi la armeon laŭ leĝo, por akceli modernigon de nacia defendo kaj la armeo en ĉiuj aspektoj.

Altranga oficialulo diris lunde, ke ĉina ekstera investo falis je 42,9% en la unua duono de ĉi tiu jaro kaj fariĝis pli racia.

Qian Keming, vicministro pri komerco, diris en gazetara konferenco, ke en la unuaj ses monatoj, la ekstera rekta investo de Ĉinio kalkuliĝis al 331,1 miliardoj da juanoj (49,4 miliardoj da usonaj dolaroj), ĉar la aŭtoritatoj provis regi malracian eksteran investon. Qian aldonis, ke la ekstera rekta investo en landoj kaj regionoj laŭ la itineroj de la Zono kaj Vojo malkreskis nur je 3,6%.

Vendrede en Guiyang, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou, malfermiĝis la 10a Semajno de Edukaj Interŝanĝoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Surdorient-Aziaj Landoj. Ĉina vicĉefministro Liu Yandong faris ĉeftonan paroladon en la malferma ceremonio.

Liu diris, ke tiu ĉi jaro markas la 50an datrevenon de la fondiĝo de la Asocio de Surdorient-Aziaj Landoj. Ĉinio ĉiam rigardas la asocion kiel prioritaton de sia najbara diplomatio. La duflankaj rilatoj rapide disvolviĝis kaj fariĝis unu el la plej enhavriĉaj kaj viglaj partnerecoj de la asocio. Ŝi diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj la asocio evoluas de la periodo de kresko al tiu de maturiĝo, tute superpaŝas la duflankan amplekson kaj havas regionan kaj tutmondan signifon.

La 11a Panĉen-Lamao Bainqen Erdini Qoigyijabu plenumis serion da budhismaj ceremonioj en Lasao, ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono, dum la lastaj kelkaj tagoj.

Panĉen-Lamao vizitis la templon Jokhang ĵaŭde. Li kondukis preĝan ceremonion kaj benis lamaojn en la plej respektata lamaejo en Lasao.

Li atingis la templon Jokhang je la 5a horo kaj 30 minutoj matene, kaj estis bonvenigitaj de lamaoj vicatendantaj kun tibeta incenso kaj budistaj preĝflagoj en la manoj ĉe la pordego de la templo.

Panĉen-Lamao vizitis ĉefajn salonojn de la templo, faris omaĝon kaj donacis Hada, longan, koltuk-similan blankan silkaĵon uzitan de la tibetanoj por benoj, al naturgranda statuo de Ŝakjamunio.

La usona Ministerio de Defendo dimanĉe publikigis avizon, dirante ke la usona armeo tiutage sukcese provis la antimisilan sistemon THAAD lokitan en la ŝtato Alasko.

La avizo diris, ke kargoaviadilo de la tipo C-17 de la usona aerarmeo ĵetis la celon de mezlongdistanca balista misilo super la oceano de Pacifiko, kaj la antimisila sistemo lokita sur la insulo Kodiak en Alasko rimarkis la celon kaj sukcese interkaptis ĝin.

La avizo aldonis, ke la provo celis kolekti donitaĵojn de la flugado de la interkaptilo de la antimisila sistemo kaj plibonigi la kapablon de simulado.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj sendis leteron al ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kaj al la Sekureca Konsilio de la UN. Ĝi akuzis la internacian koalicion gvidatan de Usono pri aeratakoj, kiuj mortigis kaj vundis civilulojn, kaj vokis disigi la koalicion.

La ministerio diris en deklaro, ke de post sia fondiĝo, la internacia koalicio ofte lanĉis aeratakojn en Sirio, kaj estis 7 aeratakoj en julio en la provincoj Deir ezzor kaj Al Hasakah, en kiuj estis mortigitaj kaj vunditaj multaj civiluloj, inkluzive de virinoj kaj infanoj.

Saud-Arabio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Barejno kaj Egiptio dimanĉe publikigis komunan deklaron, reasertante, ke nur se Kataro plenumos 13 postulojn, la kvar landoj faros dialogon kun ĝi.

Tiutage en Barejno ministroj pri eksterlandaj aferoj el la kvar landoj refoje okazigis interkonsiliĝan kaj kunordigan kunvenon kaj diris en la deklaro, publikigita post la kunveno, ke la starpunkto de la kvar landoj pri Kataro estas tute konsekvenca kaj firma. Kataro devas plenumi 13 postulojn unue kaj post tio la kvar landoj faros dialogon kun ĝi.

Dimanĉe matene je la 6a horo laŭ loka tempo komenciĝis balotado de la elekto de la Nacia Konstitucia Asembleo de Venezuelo.

Tibisay Lucena, prezidanto de la Nacia Elekt-Konsilio, diris tiutage, ke estis neniu raporto pri grandskala tumulto, nek raporto pri malhelpo al la balotado. Lucena aldonis, ke 80% da balotejoj en la tuta lando estas malfermitaj; la laborantoj estas sur siaj postenoj; kaj la balotado iras glate.

Por certigi sekurecon de la balotado, la registaro sendis 230 mil militajn policanojn al balotejoj en la tuta lando.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro balotis matene en la ĉefurbo. Poste li vokis tutlandajn civitanojn partopreni en la balotado kaj emfazis, ke neniu povas malhelpi al la venezuela popolo plenumi sian rajton. Li ankaŭ esperis, ke la internacia komunumo respektos kaj subtenos venezuelanojn, kiuj esprimas sian volon per baloto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin