Novaĵoj (Aŭgusto 1)

(GMT+08:00) 2017-08-01 16:19:09     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1a de aŭgusto, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Solena kunveno festas 90-jaran jubileon de la Popola Liberiga Armeo; Rusio kritikas Usonon pri senbaza akuzo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en la Granda Popola Halo en Pekino okazis solena kunveno por festi la 90an datrevenon de la fondiĝo de la Popola Liberiga Armeo (PLA).

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon en la kunveno, kiun ĉeestis ankaŭ aliaj altrangaj gvidantoj de la partio kaj la ŝtato.

Xi diris, ke Ĉinio neniam kompromisis pri siaj suvereneco, sekureco aŭ disvolvaj interesoj.

Xi akcentis: "La ĉina popolo amas pacon. Ni neniam serĉis agreson aŭ ekspansion, sed ni havas la fidon por venki ĉiujn invadojn. Ni neniam permesas al iu ajn popolo, organizo aŭ politika partio spliti ajnan parton de la ĉina teritorio el la lando en iu ajn tempo kaj en ajna formo. Neniu devas atendi, ke ni glutu amaran frukton, kiu estas malutila al la suvereneco, sekureco aŭ disvolvaj interesoj de Ĉinio."

Li diris, ke la popola armeo devas firme defendi la gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la socialisman sistemon kaj protekti nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn kaj ankaŭ pacon de la regiono kaj mondo. Li urĝis la PLA fokusiĝi pri milita preparo kaj forĝi elitan kaj potencan forton, kiu estas ĉiam preta por batalo, kapabla al batalo kaj memfida pri venko. Li aldonis, ke estas diversaj rimedoj kaj elektoj por defendi pacon kaj sekurecon kaj malebligi militon, sed milita rimedo devas esti ankoraŭ la fina garantio. Li emfazis, ke la vivo de la popola armeo kuŝas en batalkapablo. Li urĝis la PLA plifortigi sian konscion pri preteco al ajna eventualaĵo.

Lunde vespere en la Granda Popola Halo la Ministerio de Defendo okazigis grandiozan akcepton por varme celebri la 90an datrevenon de la fondiĝo de la Popola Liberiga Armeo, kiu falas en la 1an de aŭgusto. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la akcepton.

Xi, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis siajn salutojn al reprezentantoj de armeaj herooj kaj veteranoj dum la akcepto, kiun ĉeestis pli ol 1 800 ĉinaj kaj fremdlandaj gastoj.

Ankaŭ aliaj altrangaj gvidantoj de la partio kaj la ŝtato, inkluzive de Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli, ĉeestis la akcepton.

Ministro pri defendo Chang Wanquan faris paroladon, vokante la armeon rezolute plenumi misiojn konfiditajn de la partio kaj la nacio.

Lunde en la stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke Ĉinio, la julia prezidanto de la Sekureca Konsilio de la UN, ludis konstrueman rolon por solvi la palestinan demandon.

Tiutage Liu okazigis gazetaran konferencon por resumi laborojn de la Sekureca Konsilio en julio. Li diris, ke lastatempe Ĉinio kiel prezidanto de la Sekureca Konsilio faris klopodojn rapide kvietigi kontinuan streĉecon en Jerusalemo. En tiu monato la Sekureca Konsilio okazigis urĝan kunvenon por konsiliĝi pri la palestina demando, por mildigi la situacion kaj urĝi Palestinon kaj Israelon serĉi konvenan solvon. Krome, la Sekureca Konsilio okazigis publikan kunvenon, kaj ĉiuj partioj eligis gravan signalon, esperante, ke ambaŭ flankoj malpliigos la streĉecon kaj mildigos la situacion. La Sekureca Konsilio puŝis koncernajn membroŝtatojn mediacii inter la du flankoj de la konflikto.

Dimanĉe, la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron kaj diris, ke lastatempe la Korea Popola Demokratia Respubliko provpafis balistan misilon, kaj la akuzo de Usono kaj aliaj landoj kontraŭ Rusio kaj Ĉinio estas senbaza

La deklaro diris, ke post kiam la Korea Popola Demokratia Respubliko pafis balistan misilon, Rusio ĉiam zorgis pri la disvolva situacio de la Korea Duoninsulo. Samtempe, Usono, Sud-Koreio kaj Japanio multigis militajn aktivadojn en la regiono, kaj Usono pluapaŝe antaŭenpuŝis la aranĝon de la antimisila sistemo THAAD en Sud-Koreio.

La 28an de julio la Korea Popola Demokratia Respubliko provpafis balistan misilon. Laŭ raporto de amaskomunikiloj, usona ŝtatsekretario Rex Tillerson faris deklaron kaj kulpigis Rusion kaj Ĉinion pri tio.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro lunde rifuzas usonajn sankciojn, kiuj celas lin persone, dirante, ke li fieras esti elektita de la rimedo.

Maduro diris, ke Usono aplikis sankciojn kontraŭ li, ĉar li alvokis por la elekta procezo, kiu estas unika en la historio de Ameriko. Li aldonis, ke li sentas fieron pro la sankcioj, se ili estis aplikitaj pro tio, ke li ne obeis la ordonojn de fremdaj registaroj.

Pli frue en tiu tago la usona Ministerio de Financo diris en deklaro, ke la usona oficejo pri regado de fremdlandaj aktivoj aldonis Maduro en la liston de sankcio. Laŭ rimedoj de sankcio, liaj aktivoj en Usono estos frostigitaj, kaj usonanoj estas malpermesitaj al negoco kun li. Usona ministro pri financo Steven Terner Mnuchin diris en la deklaro, ke iu ajn elektita membro de la venezuela Nacia Konstitucia Asembleo fariĝos celo de la usonaj sankcioj.

Lunde vespere, la kuba Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, kondamnante usonajn sankciojn kontraŭ venezuela prezidento Nicolas Maduro.

La deklaro diris, ke la usona decido pri sankcioj kontraŭ Maduro estas arbitra kaj despotisma kaj malobservas internacian leĝon. Ĝi estas parto de la agado, kiu celas renversi la registaron de Maduro kaj transdoni la potencon al opozicio, la pupo en la manoj de Usono.

Dimanĉe, afgana ministerio de internaj aferoj publikigis deklaron kaj diris, ke la iraka ambasadorejo, kiu troviĝas en Kabulo, ĉefurbo de Afganio, suferis atakon de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, kaj unu policisto estis vundita.

La deklaro diris, ke la atako okazis je la 11a kaj 10 minutoj antaŭtagmeze laŭ la loka tempo. Unu suicidanto eksplodigis aŭtobombon, kaj poste aliaj 3 armitaj personoj faris atakojn al la ambasadorejo.

La Islama Ŝtato deklaris respondecon pri la afero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin