Novaĵoj (Aŭgusto 3)

(GMT+08:00) 2017-08-03 17:21:54     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3a de aŭgusto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio publikigis dokumenton de starpunkto pri transpaso de hinda landlima trupo. Usona oficialulo opinias, ke Usono kaj Ĉinio havas komunan celon rilate al la demando de la Korea Duoninsulo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio merkrede publikigis dokumenton de starpunkto pri la kontraŭleĝa transpaso de hinda landlima trupo en la ĉinan teritorion.

La dokumento titolita "La Faktoj kaj la Ĉina Starpunkto pri la Transiro de la Hinda Landlima Trupo trans la Ĉina-Hindan Landlimon ĉe la Sekcio de Sikimo en la Ĉinan Teritorion" havas kvar partojn kaj tri apendicojn.

Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en gazetara deklaro, ke Ĉinio publikigis la dokumenton por montri la faktojn kaj la veron de la kontraŭleĝa transpaso de la hinda landlima trupo al la internacia komunumo kaj doni plenan raporton pri la starpunkto de la ĉina registaro.

Geng diris, ke tio, kion Hindio faris, ne nur grave atencas la teritorian suverenecon de Ĉinio, sed ankaŭ konsistigas gravajn defiojn al paco kaj stabileco de la regiono kaj al la normala internacia ordo, kio estas netolerebla por iu ajn suverena ŝtato. Laŭ la dokumento, pli ol 270 hindaj armeanoj transiris la limon ĉe la sekcio de Sikimo de la ĉina-hinda landlimo, enirante ĉinan teritorion kaj obstrukcante la vojkonstruon de la ĉina flanko en la regiono Dong Lang (Doklam) en la 18 de junio.

Susan Thornton, aganta adjunkto de usona ŝtatsekretario pri orientaziaj kaj pacifikaj aferoj, diris merkrede, ke Usono kaj Ĉinio havas komunan celon rilate al la demando de la Korea Duoninsulo, tio estas sennukleigo de la duoninsulo, kaj la du flankoj serĉos manieron de pli efika kunlaboro pri solvado de la nuklea demando de la duoninsulo.

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson baldaŭ vizitos tri sudorient-aziajn landojn. Thornton diris en gazetara konferenco, ke Usono esperas, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko konscios, ke ĝi devas pagi koston por sia obstineco en disvolvado de nukleaj armiloj, kaj urĝas la landon reveni al la tablo de intertraktado. Thornton aldonis, ke tamen Usono ankoraŭ ne vidis ian ajn deziron pri dialogo el la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Merkrede en la militbazo Vandenberg en la usona ŝtato Kalifornio, la usona aerarmeo refoje provpafis interkontinentan balistan misilon, nomatan Minuteman III. Tio estas la kvara interkontinenta balista misilo provpafita de la usona aerarmeo el la militbazo ĉijare.

Minuteman III estas la unika enserva ter-bazita interkontinenta balista misilo de Usono, kiu estis provpafita je la 2a horo kaj 10 minutoj laŭ loka tempo. La misilo flugis 4 200 mejlojn (6 759 kilometrojn) kaj falis en la cellokon sur la insularo Marshall en Pacifiko.

Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev diris merkrede, ke la novaj usonaj sankcioj kontraŭ Rusio estas sensencaj kaj alportas sekvojn, kiuj nanigas la esperon pri plibonigo de rilatoj inter Rusio kaj Usono. Li diris, ke Usono lanĉis ampleksan komercan militon kontraŭ Rusio.

Medvedev diris en la socia komunikilo Facebook, ke sankcioj estas plenampleksaj, kaj ili daŭros kelkdek jarojn, se ne aperos miraklo. Li aldonis, ke usonaj komercaj interesoj estas flanken metitaj, kaj la histerio kontraŭ Rusio fariĝis parto de la internaj kaj eksteraj politikoj de Usono. Li akcentis, ke la novaj sankcioj kontraŭ Rusio estas sensencaj, kaj Rusio kapablas trakti la situacion.

La Gazetara Servo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj komentis en sia retpaĝaro, ke la usonaj rimedoj de sankcio kontraŭ Rusio estas mallongvidaj kaj dangeraj kaj rompas stabilecon, kiun ambaŭ flankoj devas konservi. La komento diris, ke neniu minaco kaj intenco povas devigi Rusion ŝanĝi sian vojon aŭ oferi naciajn interesojn.

La 2an de aŭgusto usona prezidento Donald Trump subskribis la projekton, kaj tiel ĝi fariĝis leĝo kaj oficiale validiĝis.

Responde al rilata raporto de la novaĵ-agentejo Reuters, proparolanto de la rusa Ministerio de Defendo Igor Konashenkov diris, ke Rusio ne kaŝis veran nombron de mortintaj kaj vunditaj armeanoj en Sirio.

La novaĵ-agentejo Reuters raportis merkrede, ke laŭ oficialaj donitaĵoj publikigitaj de Rusio, entute 10 rusaj soldatoj mortis en batalo en Sirio ĉi-jare, sed fakte mortis almenaŭ 40 rusaj militaj personoj, inkluzive de 21 privataj militaj konsilistoj, 17 soldatoj kaj 2 neidentigitaj personoj, kaj estas sekreta tombejo konstruita en la antaŭurbo de Moskvo por enterigi tiujn mortintojn.

Konashenkov asertis, ke la raporto estas tute mensoga. Li diris, ke la rusa armeo neniam sekrete enterigis soldatojn mortintajn en Sirio kaj neniam donis al siaj armeanoj la statuson de privata milita konsilisto. Li aldonis, ke jam ne estis la unua fojo, ke la novaĵ-agentejo Reuters kalumniis la rusan operacon kontraŭ terorismo en Sirio.

Merkrede la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj konfirmis, ke samtage la rusa ambasadorejo en Damasko, la ĉefurbo de Sirio, estis atakita de teroristoj per bombkanono, kaj estis feliĉe, ke neniu estis mortigita aŭ vundita

Laŭ la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, teroristoj bombardis la rusan ambasadorejon al Sirio, kaj du bomboj falis en la korton de ambasadorejo, kaj aliaj du bomboj eksplodis proksime. Instalaĵoj de la ambasadorejo estis negrave difektitaj, kaj estis neniu raporto pri perdoj.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj alvokis okcidentajn membrolandojn de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj publike denunci la agadon de teroristoj.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro merkrede ĵuris enoficiĝon en la 545-membra Nacia Konstitucia Asembleo, al kiu estis komisiita amendo de la konstitucio.

Maduro diris en la enoficiĝa ceremonio, ke tiu konstitucia asembleo estas la espero de la tuta lando.

La ceremonio estis okazigita je nur kelkaj tagoj post la diskutinda elekto de la Nacia Konstitucia Asembleo, kiu okazis en Venezuelo dimanĉe.

La koalicio de opoziciaj partioj bojkotis la elekton de membroj de la Nacia Konstitucia Asembleo meze de serio da antiregistaraj kampanjoj kontraŭ la propono, asertante, ke estas taktiko de la prezidento por firmigi potencon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin