Usono elpelis du kubajn diplomatojn

(GMT+08:00) 2017-08-10 15:05:33     Redaktoro:Yu

La Ŝtata Departemento konfirmis merkrede, ke Usono elpelis du kubajn diplomatojn en majo de la kuranta jaro.

Heather Nauert, proparolanto de la Ŝtata Departemento, diris tiutage en gazetara konferenco, ke en la 23a de majo la usona flanko postulis, ke du laborantoj de la kuba ambasadorejo foriru el Usono. Ŝi diris, ke en la fino de 2016 la usona ambasadorejo en Kubo raportis iujn okazaĵojn, kiuj kaŭzis diversajn fizikajn simptomojn ĉe iliaj laborantoj.

La proparolanto rifuzis liveri pli da detaloj pri la naturo de la okazaĵoj, kaj diris, ke iuj influitaj usonanoj revenis al Usono pro ne-vivominacaj medicinaj motivoj.

Ŝi aldonis, ke la usona flanko ne havas definitivajn respondojn pri la fonto aŭ la kaŭzo de tiuj, kiujn ili konsideras kiel okazaĵojn, kaj ili rigardas tiun situacion tre serioze.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin