Peruo deklaris elpeli venezuelan ambasadoron

(GMT+08:00) 2017-08-12 12:27:26     Redaktoro:Yu

La perua Ministerio de Eksterlandaj Aferoj vendrede anoncis, ke la perua regisatro decidis elpeli venezuelan ambasadoron Diego Alfredo Molero Bellavia, postulante, ke li foriru el Peruo ene de kvin tagoj, por protesti kontraŭ la venezuela registaro, kiu interrompis demokratian ordon en la lando.

La perua ministerio deklaris la decidon en komunikaĵo, akcentante, ke la perua registaro malakceptas la noton prezentitan de la venezuela registaro al Limo, ĉar la enhavo inkluzivas neakcepteblajn vortojn. La komunikaĵo diris, ke la perua registaro klopodos plu por restarigo de demokratia ordo en Venezuelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin