Aeratako de usona armeo mortigis 16 civilulojn en orienta Afganio

(GMT+08:00) 2017-08-12 13:10:00     Redaktoro:Yu

Afgana oficialulo diris vendrede al amaskomunikiloj, ke lastatempe la aeratako de la usona armeo en Afganio trafis aŭtomobilon, mortigante 16 civilulojn en la aŭtomobilo.

Oficialulo el la provinco Nangarhar diris, ke la aeratako okazis ĵaŭde, kaj la aŭtomobilo de tiuj civiluloj estis celita de la aeratako, kiam ili forveturis por eviti ekstremisman grupon. Inter la mortintoj estis virinoj kaj infanoj, kaj 8 el ili venis el la sama familio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin