Nova irana registaro sin dediĉas al antaŭenpuŝo de ekonomia diplomatio

(GMT+08:00) 2017-08-13 14:32:10     Redaktoro:Pluveta

Sabate laŭ raporto de irana novaĵ-televidstacio irana ministro pri eksteraj aferoj Mohammad Javad Zarif diris, ke se li plue servos kiel la ministro, li prenos ekonomian diplomation kiel la ĉefan taskon de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

Zarif diris, ke ni emfazis la ekonomian diplomation kaj opinias, ke diplomatio devas servi por la ekonomia konstruado kaj la vivo de la popolanoj. Cetere Irano nepre bonigos la rilatojn kun najbaraj landoj. Irano strebos pacan, stabilan kaj kunlaboran vojon en la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin