Speciala sendito de UN emfazis politike solvi jemenan humanan krizon

(GMT+08:00) 2017-08-13 15:06:09     Redaktoro:Pluveta

Sabate en Teherano Ismail Ould Cheikh Ahmed, speciala sendito de UN pri jemena problemo, intervidiĝis kun irana eksterafera ministro Mohammad Javad Zarif. La du flankoj unuanme opiniis, ke nun estas tre grave solvi la jemenan humanan krizon per politikaj rimedoj.

Ahmed atingis Teheranon tiutage. Tio estas la 2a fojo, ke li vizitis Iranon por la jemena problemo. Li ankaŭ intervidiĝis kun la irana vicministro pri eksteraj aferoj. Li alvokis, ke Irano subtenu la penadon de UN por politike solvi la jemenan krizon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin