Novaĵoj (Aŭgusto 14)

(GMT+08:00) 2017-08-14 16:49:36     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14a de aŭgusto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke pakistana ĉefministro intervidiĝis kun ĉina vicĉefministro; egipta fakulo atendas kunlaboron kun Ĉinio en fervoja konstruado. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Dimanĉe en Islamabado pakistana ĉefministro Shahid Khaqan Abbasi intervidiĝis kun ĉina vicĉefministro Wang Yang, kiu estis tie por ĉeesti ceremonion de la 70a datreveno de la sendependiĝo de Pakistano. La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri akcelado de pragmata kunlaboro inter Ĉinio kaj Pakistano kaj atingis konsenton pri multaj temoj. Wang transdiris sinceran saluton de ĉina ĉefministro Li Keqiang al Abbasi. Li diris, ke Ĉinio kaj Pakistano estas fidelaj amikoj kaj ĝuas la partnerecon de ĉiavetera strategia kunlaboro. En 2015, ĉina prezidanto Xi Jinping faris sukcesan viziton al Pakistano kaj malfermis novan ĉapitron de la duflankaj rilatoj.

Wang diris, ke Ĉinio volas labori kun Pakistano por efektivigi gravan komunan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, fruktigi duflankan pragmatan kunlaboron kaj profitigi popolojn de la du landoj.

Abbasi diris, ke Pakistano kaj Ĉinio estas fratoj. En la lastaj jaroj, la pakistana ekonomio daŭre kreskis, kaj la subteno kaj helpo de Ĉinio ludis gravan rolon.

Prezidanto de la Egipta Asocio de Transportado Mohamed Shehata diris dimanĉe, ke Ĉinio estas avangarda en fervoja konstruado kaj sperta en ĉi-rilata helpo al afrikaj landoj kaj povas helpi al Egiptio plibonigi la fervojan infrastrukturon.

Shehata diris al raportistoj el la novaĵ-agentejo Xinhua, ke en Egiptio, la plejparto de fervojoj kaj tranjnoj restas riparota kaj ankoraŭ servas plu; la fervoja administrado estas postiĝinta; al lokomotivestroj kaj fervojistoj mankas trejniĝo.

Shehata aldonis, ke Ĉinio estas ideala partnero, kiu povas helpi al Egiptio modernigi la fervojan infrastrukturon, ĉar kompare kun eŭropaj landoj, Ĉinio povas liveri pli malmultekostajn produktojn, kaj Egiptio povas peti de ĉinaj bankoj krediton.

La irana parlamento dimanĉe aprobis la leĝprojekton aldoni la buĝeton de pli ol 500 milionoj da usonaj dolaroj al la misila plano kaj la eksterlanda agado de la Islama Revolucia Gvardio por reagi al la novaj usonaj sankcioj.

Entute 244 parlamentanoj partoprenis en la voĉdonado, kaj 240 el ili voĉdonis por la leĝprojekto. La mocio estos prezentita al la Kuratora Konsilio por subskribo antaŭ la validiĝo.

Laŭ la leĝprojekto, la registaro asignos 260 milionojn da usonaj dolaroj por esplorado de misila sistemo kaj saman sumon al la trupo Quds, la ekspedicio de la Islama Revolucia Gvardio por la batalo en Irako kaj Sirio.

La leĝprojekto metis la armeon kaj sekurecan departementon de Usono kaj respondecajn funkciulojn en la nigran liston. Ili estas malpermesitaj iri en Iranon pro tio, ke ili liveris al terorismaj grupoj financajn, informajn, militajn, loĝistikajn kaj trejnajn subtenojn. Krome, pluraj usonaj oficialuloj, kiuj havis kontaktojn kun la irana opozicio Organizo de Popola Ĝihado, estis enskribitaj en la nigran liston.

Antaŭ nelonge usona prezidento Donald Trump diris, ke Usono ne eliminas la eblecon preni militan agon kontraŭ Venezuelo. La venezuela opozicia koalicio dimanĉe publikigis avizon, dirante, ke ĝi oponas, ke iu ajn lando minacu uzi armitan forton kontraŭ Venezuelo.

La avizo diris, ke ŝtata suvereneco estas nedividebla, kaj la opozicia koalicio kondamnas minacon de iu ajn lando al Venezuelo per armita forto.

Usona prezidento vendrede diris, ke por Usono estas multaj elektoj en traktado de la nuna situacio en Venezuelo, kaj li ne eliminas la eblecon preni militan agon kontraŭ Venezuelo.

Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza sabate forte kondamnis la militan minacon de Usono al Venezuelo kaj vokis al latin-amerikaj landoj unuiĝi por konservi la regionan pacon, kaj lia alvoko ricevis pozitivan respondon el pluraj latin-amerikaj landoj.

La belorusa Ministerio de Defendo anoncis dimanĉe, ke la armeoj de Belorusio kaj Rusio okazigos specialan militmanovron de la 21a ĝis la 25a de aŭgusto, sin preparante por la komuna ekzercado Okcidento 2017, kiu okazos en la mezo de septembro.

La Ministerio de Defendo publikigis la novaĵon en sia oficiala retpaĝaro. Ĝi anoncis, ke la rusaj armeanoj partoprenontaj en la militmanovro eniros Belorusion ekde la 15a de aŭgusto.

Belorusa unua vicministro pri defendo kaj ĉefstabestro de la belorusa armeo Oleg Belokonev diris, ke la preparado de la du landoj por la komuna ekzercado Okcidento 2017 iras en la lasta fazo. Li aldonis, ke la komuna regula ekzercado estas defensiva kaj iros en travidebla stato.

La komuna ekzercado Okcidento 2017 okazos de la 14a ĝis la 20a de septembro, kaj en ĝi partoprenos belorusaj trupoj kaj la unua tank-armeo de la rusa okcidenta militregiono.

Iranaj amaskomunikiloj raportis dimanĉe, ke irana unua vicprezidento Eshaq Jahangiri instrukciis al Ali-Akbar Salehi, prezidanto de la Irana Atomenergia Organizo, ke iranaj kompanioj pri produktado kaj disvolvado de nuklea energio devas dezajni, konstrui kaj uzi esplorajn reaktorojn laŭ la celo kaj tasko de la Irana Atomenergia Organizo.

En julio de 2015, Irano atingis historian interkonsenton kun Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio. Irano konsentis haltigi sian planon pri nuklea esploro kaj disvolvado por longa periodo, dum la internacia komunumo devus nuligi sankciojn kontraŭ ĝi. La interkonsento havas neniun limigon al la irana disvolvado de civilaj nukleenergiaj instalaĵoj.

La Irana Atomenergia Organizo akcentis, ke la irana plano estos efektivigita en la kampo de paca utiligo de nuklea energio, inkluzive de riĉigado de uranio uzata kiel fuelo por esplora reaktoro.

La centra komandejo de la usona armeo dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke du usonaj soldatoj mortis kaj 5 aliaj estis vunditaj en operaco en norda Irako.

La deklaro diris, ke la unua raporto montris, ke tiuj soldatoj ne estis mortigitaj kaj vunditaj dum konflikto kun malamikoj, kaj ankoraŭ iras enketo pri la detaloj.

Laŭ la interkonsento pri statuso de usona garnizono, subskribita de Usono kaj Irako en 2008, usonaj trupoj devas estis retiritaj antaŭ la fino de 2011, kaj tiam la usona armeo restigis nur malmulte da soldatoj en la usona ambasadorejo. En 2014, kiam la ekstremisma grupo Islama Ŝtato ekokupis grandan parton de okcidenta kaj norda Irako, Usono komencis aldoni armeanojn al Irako. Nun en Irako estas miloj da militaj personoj el Usono.

Laŭ la nepala Ministerio de Internaj Aferoj, ĝis la posttagmezo en dimanĉo, almenaŭ 40 homoj mortis, 36 homoj restis malaperintaj, 20 aliaj vundiĝis kaj miloj da familioj fariĝis senhejmaj pro la granda inundo kaj terlavango kaŭzitaj de pluvego.

La ministerio diris, ke ok plej malaltaj regionoj, inkluzive de Morang kaj Rautahat, estis plej grave trafitaj de la katastrofo. Kelkaj riveroj ŝvelis kaj superis la avertnivelon.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin