Kune konstrui "unu zonon kaj unu vojon"

(GMT+08:00) 2017-08-16 20:15:03     Redaktoro:Xiong

Estis raporto, ke Wong Chun Choi, singapura ministro pri ŝtata disvolvo kaj samtempe ministro pri financo, antaŭ nelonge solene laŭdis la iniciaton de Ĉinio "unu zono kaj unu vojo", ke ĝi ŝanĝos la disvolviĝon de la sekva etapo de Azio kaj iĝos la plej granda potenciala platformo de la regiona kunlaboro.

En la regula gazetara konferenco de 16a de aŭgusto Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, respondis por tio:

"La iniciato "unu zono kaj unu vojo" estas grava internacia publika produkto, grava platformo en kiu Ĉinio faras disvolvadon kun koncernaj landoj, kaj inkluziva kaj malferma taraso de evoluigo. Ĝi helpas al la regiona kaj eĉ monda ekonomioj injekti novan dinamikon kaj estas utila por la evoluo de ĉiuj landoj. Ĉinio volas, kune kun Singapuro kaj aliaj landoj, surbaze de la principoj: komunaj konsiliĝo, konstruado kaj ĝuado, manĉemane konstrui "unu zonon kaj unu vojon", rapidigi la procezon de ekonomie regiona integriĝado, kaj ludi pozitivan rolon por komuna prosperiĝo de la regiono."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin