Iraka ĉefministro kaj kurda delegacio interkonsiliĝis pri referendumo

(GMT+08:00) 2017-08-16 12:41:10     Redaktoro:Pluveta

Marde la oficejo de iraka ĉefministro publikigis deklaron, dirante, ke ĉefministro Haider al-Abadi kaj la kurda delegacio interkonsiliĝis pri referendumo de la Kurda Aŭtonoma Regiono.

La deklaro diras, ke lunde vespere Abadi intervidiĝis kun la kurda delegacio. La du flankoj faris sinceran kaj profundan dialogon pri starigo de taŭga sistemo pri la referendumo.

La deklaro diras ankaŭ, ke la du flankoj konsentis daŭrigi konstrueman interkonlisiĝon por realigi komunajn interesojn de la iraka popolo kaj protekti la nacian unuiĝon.

Tamen la deklaro ne meciis la delatojn de la interkonsiliĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin