Fan Changlong intervidiĝis kun Dunford

(GMT+08:00) 2017-08-17 19:40:03     Redaktoro:Xiong

La 17an de aŭgusto Fan Chonglong, vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono, en la domego Bayi en Pekino intervidiĝis kun Joseph F. Dunford, prezidanto de la Usona Stabestraro, kaj liaj sekvantoj.

Fan diris, ke la du ŝtatestroj atribuas grandan gravecon al la duarmeaj rilatoj kaj esperas, ke ili fariĝos stabilaj elementoj en la ĝeneralaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, sed la eraraj faroj de Usono en la problemo pri Tajvano, la lokado de la THAAD-sistemo ĉe la periferio de Ĉinio, la agado de usonaj militaviadiloj kaj militŝipoj en la Suda Ĉina Maro, la proksima gvatado fare de Usono en la aero ĉe la marlimo de Ĉinio, alportas grandan negativan influon al la dulandaj kaj duarmeaj rilatoj kaj al la duflanka interfido, kaj ke Ĉinio volas, kune kun Usono, klopodi por serioze plenumi la komunan ideon de la du ŝtatestroj, plue fosi kunlaboran eblon, konvene trakti disduiĝon kaj sentemajn problemojn, kaj fari, ke la duarmea kunlaboro alportu pozitivan energion al la ĝenerala rilataro inter la du landoj.

Dunford diris, ke Usono volas kune kun Ĉinio plenumi la komunan ideon de la du ŝtatestroj, kun sincera kaj profesia sinteno antaŭenigi praktikan kunlaboron de la du armeoj en diversaj kampoj, starigi pli striktaj mekanismon kaj kanalon de interkomunikiĝo, senhalte pliigi interfidon, redukti misjuĝon kaj konflikton, kontroli kaj regi riskojn, kaj igi la usona-ĉinan duarmean interrilaton stabile disvolviĝanta.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin