Tutlanda kunveno por sano kaj familiplanado okazis en Pekino

(GMT+08:00) 2017-08-17 20:45:45     Redaktoro:Xiong

La 17an de aŭgusto en Pekino okazis la tutlanda kunveno por honori distingulojn el la sistemo de sano kaj familiplanado. Lastatempe Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto, kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan instrukcion pri la laboro de sano kaj familiplanado. Li emfazis, ke la partio kaj la ŝtato ĉiam direktas grandan atenton al la disvolvado de aferoj pri sano kaj higieno kaj al la pliigo de la popola feliĉo; kaj la tutlanda sistemo de sano kaj familiplanado serioze plenumis la aranĝon kaj dispozicion de la Centra Komitato de la Partio rilate la laboron de sano kaj higieno, aktive akcelis la publikan sanon kaj la bazan sanservon, kaj faris gravan kontribuon por sano de la popolo.

En la kunveno naskiĝis 19 premiitoj de la medalo Bethune, 251 distingaj kolektivoj, 698 avangardaj laborantoj kaj 58 modelaj laboruloj. Ĉeestas la kunvenon sume pli ol 700 homoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin