Novaĵoj (Aŭgusto 18)

(GMT+08:00) 2017-08-18 17:27:53     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de aŭgusto, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke seminario de BRICS-landoj fokusiĝis pri regado; la internacia komunumo kondamnas teroristan atakon en Barcelono. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Pli ol 100 akademiuloj, konsultistoj kaj komercaj gvidantoj kolektiĝis ĵaŭde en sudorienta Ĉinio por pridiskuti ideojn pri regado en emerĝantaj merkatoj.

La Seminario de BRICS-Landoj pri Regado okazis en Fujian-provinco, kie la 9a Pintkunveno de BRICS-landoj okazos post ĉirkaŭ du semajnoj. Partoprenantoj venis el BRICS-membroj - Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko - kaj aliaj landoj, inkluzive de Tanzanio, Kazaĥio, Ĉilio, Gvineo, Etiopio kaj Meksiko.

Huang Kunming, plenuma vicdirektoro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Ĉinio, kiu prezidis la seminarion, diris, ke BRICS-landoj en simila stato de disvolviĝo alfrontas similajn defiojn. Dividi spertojn pri regado helpos al partoprenantoj lerni unu de alia kaj akceli disvolvadon.

BRICS-membroj okupas ĉirkaŭ 23% de la monda ekonomio. Ili kune dediĉis pli ol duonon de tutmonda kresko en 2016. La grupo, bazita nek sur ideologio nek sur geopolitiko, estas rigardata kiel nova kaj eble pli bona formo de tutmonda regado, en kiu emerĝantaj merkatoj ludas ŝlosilan rolon.

Sed en la lastaj jaroj, BRICS-membroj kaj aliaj evoluantaj landoj renkontis malfacilaĵojn kaj malsukcesojn. Ĉinio, kvankam ĝia ekonomia kresko malrapidiĝis, restas stabila kaj resaltema kaj marŝas al "modere prospera socio" antaŭ 2020.

Speciala sendito de UN por Sirio, Staffan de Mistura, ĵaŭde diris, ke li okazigos "preparan" pacintertraktadon pri Sirio en Ĝenevo en la venonta monato, sed la "vera esenca" intertraktado okazos en oktobro.

En gazetara konferenco en Ĝenevo, la speciala sendito raportis pri la procezo de la paca intertraktado pri sirio kaj la nova disvolviĝo de la humanitara situacio en Sirio. De Mistura diris, ke la venonta pacintertraktado pri sirio okazos eble en oktobro aŭ novembro, kaj antaŭ tio siriaj opozicioj interkonsiliĝos pri unueca delegacio por la pacintertraktado.

Estas du-voja maniero por la siria intertraktado, nome la ĝeneva intertraktado kaj la astana intertraktado; la unua fokusiĝas al politika solvado, kaj la alia al militpaŭzo kaj fino de konflikto. La ĝeneva intertraktado okazis jam sep fojojn, kaj la malfacilo kuŝis en tio, ke la opozicioj malakordiĝis. Dum la lasta intertraktado, tri ĉefaj opozicioj preskaŭ akordiĝis pri formado de unueca delegacio. La speciala sendito diris, ke la opozicioj ankoraŭ interkonsiliĝas por atingi unuecan starpunkton.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris ĵaŭde, ke estas malracia la komento, kiu asociis la baldaŭan komunan mararmean ekzercadon de Rusio kaj Hindio kun la nuna stato de rilatoj inter Ĉinio kaj Hindio.

Zakharova faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al demando de la novaĵ-agentejo Xinhua. Ŝi diris, ke la rusa-hinda ekzercado "Indra 2017", kiu okazos oktobre en la rusa orienta militregiono, estas regula ĉiujara aranĝo, kaj estas malracia la komento, kiu asociis ĝin kun la nuna stato de rilatoj inter Ĉinio kaj Hindio. Ŝi aldonis, ke Rusio volas liveri rilatajn informojn por klarigo, se tio estas necesa.

Usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer anoncis ĵaŭde, ke la usona-sudkorea komuna komisiono pri liberkomerca interkonsento okazigos specialan kunvenon por diskuti pri rilataj demandoj en Seulo en la 22a de aŭgusto.

La oficejo de usona komerca reprezentanto diris, ke la kunveno estos okazigita laŭ la postulo de Lighthizer. En la 12a de julio li sendis leteron al la sud-korea registaro, postulante okazigon de speciala kunveno por diskuti pri efektivigo de la liberkomerca interkonsento, inkluzive pri revizio kaj modifo de la interkonsento. Lighthizer diris, ke redukti malfavoran saldon en komerco estas unu el la gravaj laboroj de la registaro de Donald Trump, ĉar la registaro estas maltrankvila pri la neekvilibro de la komerco inter la du landoj.

Sud-koreaj amaskomunikiloj raportis, ke prezidento Moon Jae-in diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke analizoj de la usona Departemento de Komerco montris, ke usona-sudkorea liberkomerca interkonsento profitigas ambaŭ landojn. Li aldonis, ke por Sud-Koreio estas favora saldo en varkomerco, tamen estas giganta malfavora saldo en la servokomerco, kaj Sud-Koreio faris grandsuman investon en Usono.

Almenaŭ 13 homoj estis mortigitaj kaj kelkdek aliaj vunditaj post terorista atako en la hispana urbo Barcelono ĵaŭde posttagmeze, vekante severan kondamnon de la eŭropaj gvidantoj.

La atako okazis ĉirkaŭ la 17a horo laŭ loka tempo, kiam viro stiris blankan veturilon kun alta rapido kelkcent metrojn sur la fama turisma zono Las Ramblas en Barcelono, intencante trafi kiel eble plej multajn homojn.

La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kondamnis per la plej fortaj vortoj la teroristan atakon ĵaŭde en la hispana urbo Barcelono.

En deklaro, la membroj de la konsilio esprimis profundan simpation kaj kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj al la hispana registaro. Ili deziris rapidan resaniĝon al la vunditoj. Ili reasertis, ke terorismo en ĉiuj formoj kaj manifestiĝoj konsistigas unu el la plej gravaj minacoj al paco kaj sekureco de la mondo. Ili esprimis sian solidarecon kun Hispanio en ties batalo kontraŭ terorismo kaj emfazis la bezonon intensigi internaciajn klopodojn por bati terorismon kaj perfortan ekstremismon.

La konsilio ripetis, ke ĉiuj teroristaj aktivecoj estas krimoj nepravigeblaj malgraŭ iu ajn pro ajna motivo en iu ajn loko kaj tempo. Ili akcentis, ke ĉiuj ŝtatoj devas bati minacojn de teroristaj aktivecoj al internaciaj paco kaj sekureco per ĉiuj rimedoj.

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, ĵaŭde kondamnis la teroristan atakon en Barcelono. Farhan Haq, vicproparolanto de la ĝenerala sekretario, diris en deklaro, ke Guterres esprimas siajn sincerajn kondolencojn al la familioj kaj amikoj de la mortintoj kaj al la registaro kaj popolo de Hispanio, deziras rapidan resaniĝon al la vunditoj kaj esperas, ke tiuj respondecaj pri ĉi tiu abomena perforto estos rapide alportitaj al justeco. Haq aldonis, ke UN estas solidara kun la hispana registaro en ties batalo kontraŭ terorismo kaj perforta ekstremismo.

Institucioj de la Eŭropa Unio kaj gvidantoj de eŭropaj landoj publikigis deklarojn, kondamnante la teroristan atakon kaj esprimante solidarecon kun Hispanio en la batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo.

Jean - Claude Juncker, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, esprimis plej profundan kondolencon al familioj de la viktimoj kaj al hispana ĉefministro Mariano Rajoy kaj la hispana popolo. Li diris, ke la Eŭropa Komisiono volas doni ĉiun eblan helpon.

La somalia registaro diris ĵaŭde, ke ĝiaj sekurectrupoj subtenataj de internaciaj partneroj mortigis sep batalistojn de la grupo Al-Shabaab en aeratako en la suda urbeto Jilib merkrede vespere. La registaro diris en deklaro, ke iliaj sekurectrupoj mortigis sep batalistojn de la grupo Al-Shabaab, inkluzive de unu altranga gvidanto respondeca pri multaj bomatakoj en Mogadiŝo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin