Ĉefo de UN kondamnas teroristan atakon en Finnlando

(GMT+08:00) 2017-08-20 12:32:50     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres sabate kondamnis la teroristan atakon en Finnlando.

Guterres diris per sia proparolanto Stephane Dujarric, ke la Unuiĝintaj Nacioj estas solidara kun la registaro de Finnlando en ties batalo kontraŭ terorismo kaj perforta ekstremismo.

Dujarric diris en deklaro, ke la ĝenerala sekretario kondamnas la vendredan atakon per tranĉilo en la sudokcidenta finna urbo Turku kaj esprimas siajn sincerajn kondolencojn al la registaro kaj popolo de Finnlando kaj deziras rapidan resaniĝon al la vunditoj.

Du homoj estis mortigitaj kaj ok aliaj vunditaj en la atako, kiu estas esplorata kiel terorista akto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin