Xi gratulas sciencistojn de ekspedicio al Qinghai-Tibeta Altebenaĵo

(GMT+08:00) 2017-08-20 13:47:11     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate sendis gratulan leteron al esplorteamo de ekspedicio al la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo.

Xi esprimis siajn gratulojn kaj salutojn al sciencistoj, junaj studentoj kaj subtenantoj, kiuj aliĝis al la dua ampleksa scienca ekspedicio de la lando al la altebenaĵo.

Xi diris, ke ili devas fokusiĝi pri problemoj rilataj kun la portkapablo de la resursoj kaj la medio, riskoj de katastrofoj kaj verda disvolvado sur la altebenaĵo. La Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas grava ŝirmilo de ekologia sekureco kaj bazo de strategia rezervo. Li aldonis, ke la ekspedicio akcelos la daŭrigeblan disvolvadon de la altebenaĵo kaj la protekton de la monda ekomedio.

Vicprezidanto Liu Yandong legis la leteron en ceremonio en Lasao, la ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio.

La ekspedicio, gvidata de la Ĉina Akademio de Sciencoj, analizos la influon de ekologia ŝanĝiĝo sur socian disvolviĝon kaj liveros sugeston por konstruado de nacia parko en la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin