Ruanda prezidento renkontiĝis kun speciala sendito de ĉina prezidanto

(GMT+08:00) 2017-08-21 14:13:43     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe en la ruanda ĉefurbo Kigalio, ruanda prezidento Paul Kagame renkontiĝis kun Liu Xiaofeng, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping,。

Liu transdonis varman gratulon kaj bondeziron de prezidanto Xi Jinping al Kagame. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Ruando por plifortigi reciprokan politikan konfidon, vastigi ekonomian kaj komercan kunlaboron, firmigi popolan amikecon, turni la dulandan amikecon en rezultojn profitigantajn la du popolojn kaj realigi kungajnon kaj komunan disvolviĝon, laŭ konsentoj de la du ŝtatestroj,

Kagame dankis prezidanton Xi pro la speciala sendito al la ceremonio de lia enoficiĝo, kaj petis Liu transdoni lian elkoran dankon kaj sinceran saluton al prezidanto Xi. Li diris, ke amikeco inter Ruando kaj Ĉinio havas longan historion kaj duflanka kunlaboro en diversaj kampoj estas fruktodona. Ĉinio longtempe liveras grandan subtenon kaj helpon al afrikaj landoj, inkluzive de Ruando kaj estas sincera amiko de Afriko en disvolvado. Ruando volas ĉiuflanke profundigi amikan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn al nova nivelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin