Irako lanĉis operacon kontraŭ lasta fortikaĵo de Islama Ŝtato

(GMT+08:00) 2017-08-21 14:14:31     Redaktoro:Shanshan

Iraka ĉefministro kaj ĉefkomandanto de la iraka armeo Haider al-Abadi deklaris, ke la iraka registara armeo jam komencis operacon por reakiri la lastan fortikaĵon de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en la urbeto Tal Afar.

Tal Afar situanta je kelkdek kilometroj okcidente de Mosulo estas la lasta urbo okupata de la Islama Ŝtato en la norda provinco Nineveh.

La iraka registara armeo reakiris la duan grandan urbon Mosulon en la 10a de junio. Mosulo estas ĉefurbo de la provinco Nineveh, troviĝanta je proksimume 400 kilometroj norde la la iraka ĉefurbo Bagdado. En junio de 2014 Mosulo fariĝis la stabejo de la Islama Ŝtato en Irako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin