Ĉina ĉefministro esperas pli grandan rolon de novigado en transformiĝo de ekonomio

(GMT+08:00) 2017-08-23 15:00:20     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke novigado devas ludi pli grandan rolon en akcelado de struktura transformiĝo de la ekonomio.

Dum inspektado en la Ministerio de Scienco kaj Tekniko, Li diris, ke la torĉo de novigado devas esti transdonita al ĉiuj sektoroj de la socio, kaj la avantaĝoj de novigado estos dividitaj de ĉiuj.

Li diris, ke Ĉinio atingis trarompojn en sciencteknika novigado dum la lastaj kvin jaroj. Novigado ludis ŝlosilan rolon por subteni stabilan ekonomion kun pozitiva perspektivo, ŝanĝi la kreskon de la lando kaj grandigi dungadon.

La ĉefministro diris, ke klopodoj devas esti faritaj por efektivigi novajn evoluigajn konceptojn, antaŭenigi proviz-flankan strukturan reformon, utiligi grandajn resursojn de talentuloj, plialtigi ĝeneralan kapablon de la lando en novigado kaj konstrui Ĉinion en novigeman landon kaj sciencteknikan potencon gvidantan la mondon.

La ĉefministro postulis, ke registaraj departementoj plenumu politikojn subtenantajn sciencteknikan novigadon kaj donu al esplorinstitucioj kaj universitatoj pli da parolrajto en starigo de esplorprojektoj kaj administro de fonduso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin