Biologia formo kaj grunda taksado: Intervjuo kun Profesoro Vittorio Parisi
de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2017-08-23 12:03:38     Redaktoro:祃璟琳

D: Kiel vi interesiĝis pri grundaj aferoj?

R: Mi ekintersiĝis kiel knabo. Dum la ferioj, mi jam amis rigardadi la grundon kiel naturan sistemon, kun ĝia faŭno de koleopteroj kaj kolemboloj. Kolemboloj estas precipe grava parto, ĉar ili kutime alproksimiĝas al kvindek procentoj de la grunda mikroartropoda loĝantaro. Mi poste diplomiĝis pri biologio kun tezo pri grundaj kolemboloj. La grundo multe gravas ĉar ĝi estas la baza tavolo de ĉiuj teraj ekosistemoj. Ĝi realigas la tiel nomatan "rubaĵan reton," kiu estas tiu parto de la nutraj retoj, pere de kiuj rubaĵoj recikleblas. Ekzemple, bova fekaĵo enhavas multe da nedigestitaj plantoj. Ĝi estas deponata surgrunden kaj ĝi estas uzata de multe da mikroartropodoj, kiuj eniras en la grundon kaj vivas en ĝi. Tiel la suna energio, kiu transformiĝis en energion de kemiaj kunligoj en klorofilo kaj aliaj derivitaj organikaj komponaĵoj, re-uzeblas dank'al la rubaĵo-manĝantoj, kiel kolemboloj, akaroj, ktp. Energio fluadas de la fekaĵoj al la grundo, iĝante tiel denove uzebla fare de la tera ekosistemo. Dum jarmiloj grandega energio fluadis en la grundon, trenante la evoluadon de la mikorartropodoj, kiuj kapablis uzi ĝin. Tiuj mikroartropodoj adaptiĝis al vivo en la grundo kun morfologiaj karakteroj klare priskribeblaj. Ju pli mikroartropodo adaptiĝis al grunda vivo, des pli adaptitajn karakterojn montras ĝia korpo.

D: Ĉu tiam grunda biologio estis nova temo?

R: En 1960 grunda biologio estis tute nova temo. Nur du homoj pritraktis ĝin en Italio: mi en Milano kaj Profesoro Marcuzzi en Padua. Ĝi tamen rilatis al agrikulturo kaj tuj travideblis laboraj ŝancoj por niaj gestudentoj. Fakte ĉiam gravas konsiladi kultivistojn pri grunda kvalito por ilia kultivaĵoj. Sed ĉiuj tiamaj metodoj de grunda taksado postulis grandan specialiĝon kaj estis ege multekostaj.

D: Kial ili estis tiom malfacilaj?

R: Al ĉiu specimeno de grundo necesis monatoj kaj monatoj de laborado, kaj ĉiu sistema grupo bezonis malsaman specialiston por esti identigata. En biologio oni kutime plej multe taksis la nombron de individuoj. Medio kun malmultaj specioj estas malmulte diversigita medio. Sed, fakte, individuo ne vere uzeblas kiel unuo. Ĉar eltiri individuojn kaj kalkuli ilian precizan kvanton, estas tre malfacile kaj multekoste. Krome, ĝi ne permesas precize taksi grundan kvaliton, ĉar la nombro de individuoj povas multege varii laŭ la jara sezono kaj estas teknikaj problemoj rilate al ilia kalkulado.

D: Kiel vi ekpensis pri malsama metodo, kiu povus faciligi la pritaksadon?

R: Unu someron, kiam mi estis ferianta sur la itala montaro "Apeninoj", mi havis ideon, kiu povintus faciligi tiun laboron kaj kiu dependis de malsama maniero konsideri la grundan faŭnon en ĝiaj rilatoj kun ĝia medio. Ni devas memori ke, ĝuste tiam Hermann Gisin, fama specialisto de Ĝenevo, estis malfermanta novajn vojojn en biologio, dank'al la ebleco uzi ion alian ol la taksonomia specio. Anstataŭ tiu tradicia klasado, la svisa biologo proponis la koncepton de karakteriza formo. Ekzemple, la taksonomia specio de hundo estas indikata de la latina nomo "Canis familiaris", kiu markas la hundon kiel apartenantan al la genro Canis. Male, oni povas konsideri la hundon kiel karakterizan formon, kun ĝiaj propraj vivstilaj kutimoj, kiuj tamen apartenas ankaŭ al aliaj specioj. Same, sciuro apartenas de la taksonomia vidpunkto al la genro Sciurus. Sed kiel karakteriza formo ĝi similas al simio. Kiel simioj, fakte, ili vivas tra la arboj, kie ili trovas nutraĵon. Ni certe povas rekoni bonan lignon danke al la multaj sciuroj, kiuj estas tie por manĝi. La arbaro estas ilia vivmedio aŭ ilia adreso. Al ĝi sciuroj estas perfekte adaptitaj, pere de kondutoj, kiuj kune formas ilian profesion, aŭ la ekologian niĉon.

Sekvante Gisin, mi do uzis la koncepton de "biologia formo." Ni povas tuj vidi, ke simio ne estas mandrilo laŭ ĝia malsama karakteriza konduto. La "biologia formo" ne dependas do de la sistema pozicio, sed de la procezo de adaptado al medio. La ekologia niĉo korespondas al specifa mikroklimato. Iuj specioj adaptiĝas kaj estas konformeco inter mikroklimato kaj bestoj. Pensu pri tiu ĉi ĉambro! La bestetoj preskaŭ nevideblas por ni, sed ili vivas ĉi tie kaj adaptiĝis al sia propria ekologia niĉo. Se la mikroklimato estas tre stabila, la specioj iĝas tre specialiĝintaj. Male, se la mikroklimato ŝanĝiĝemas, ni trovas grandan varion de formoj. Temas do pri koncepto ne topografia, sed funkcia. La formo de la bestoj adaptitaj al tiu medio (en nia kazo, al la grundo) registras ĉi tiun procezon. Tiel ekzameni la karakterojn de iu besto permesas kompreni la gradon de ĝia adaptado al la medio.

D: Kiel ĉi tiu nova pensmaniero bazita sur adaptado malfermis novajn vojojn por la teknikoj de grunda taksado?

R: Se iu grundo enhavas multajn formojn adaptitajn al ĝi, temas pri bona grundo, ĉar tio signifas, ke la bestetoj povas tie sin vivteni. Ni jam vidis, ke la grundo kvalito estas sendependa de la nombro de individuoj kaj de la sistema pozicio, sed ĝi tamen takseblas surbaze de la morfologio de la organismoj. Sur tiu bazo, mi kreis la BGK metodon, kiu estas akronimo de "Biologia Grunda Kvalito" (itale, "qualità biologica del suolo" aŭ QBS). Ega grunda biodiverseco signifas, ke ĝi havas bonajn agrikulturajn kvalitojn. Eĉ mia instruisto Gisin rimarkis, ke bonaj vinberĝardenoj havas tre karakterizan grundan popoladon. La regiono Piemonto, kiu en Italio multe famas pro sia vin-produktado, mapis la biologian grundan kvaliton de sia tuta teritorio. Estas areoj kun bona aŭ malbona BGK indekso. Kaj multe gravas scii tion por plani agrikulturajn produktadojn.

D: Kion vi povas rekomendi dank'al la indekso BGK?

R: Eĉ la manieron plugadi multe influas la grundon. Profunda plugado kuntrenas tre malaltan biologian grundan kvaliton. Akvo kaj nutraĵoj perdiĝas. Ni devas do transiri al surfaca plugado kaj miksi la grundon. De tiu vidpunkto la riz-terasoj tipaj en aziaj landoj, kie oni uzas nur bubalojn sen maŝinoj, estus idealaj. Ni ankaŭ vidis, ke la biologia grunda kvalito multe suferas je amasa piedpremado. Pro tio, ni povas rekomendi ne konstrui kampadejajn zonojn en areoj, kiuj jam havas malaltan BGK indekson.

D: Ĉu tiu metodo estas akceptata eksterlande?

R: Ĝia eksterlanda akceptado estas tre bona kaj estas por mi granda plezuro, ke ĝi estas konata kaj uzata ankaŭ en Ĉinio. En 2011 la revuo GRUNDA BIOLOGIO KAJ BIOKEMIO (angle, Soil Biology & Biochemistry) eldonis la artikolon "Grunda faŭna indekso por taksado de grunda kvalito" (angle, "A soil fauna index for assessing soil quality") verkita de Shaokui Yan, AN. Singh, Shenglei Fu, Chonghui Liao, Wang Silong, Yuanliang Li, Yang Cui kaj Lile Hu. Ili faras tie tre interesajn aferojn kun mia metodo. Sed preokupas min iomete ilia tendenco reveni al la kvanta analizo de individuoj, kiun mia metodo celis superi pro ĝiaj altaj kostoj kaj ne sufiĉa fidindeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin