Ukrainio, OSKE kaj Rusio konfirmis planon pri batalhalto

(GMT+08:00) 2017-08-24 13:32:06     Redaktoro:Shanshan

Merkrede en la belorusa ĉefurbo Minsko, la tripartia kontaktgrupo (Ukrainio, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj Rusio) pri la ukraina demando okazigis regulan intertraktadon, kaj ĉiuj partioj konfirmis la efektivigon de batalhalto okaze de la nova lernosemestro en la orienta Ukrainio.

Martin Sajdik, speciala reprezentanto de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, diris en gazetara konferenco post la intertraktado, ke la tripartia kontaktgrupo konfirmis en la intertraktado kun la partopreno de reprezentantoj el orienta Ukrainio kompletan efektivigon de batalhalto ekde nul horo de la 25a de aŭgusto, okaze de la nova lernosemestro en la orienta Ukrainio. Ĉiuj partioj devas preni ĉiun necesan rimedon por certigi la batalhalton. Por kontroli la batalhalton, ĉiuj partioj devas garantii sekuran pasadon de la speciala observista grupo el la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin