Ĉina vicĉefministro: Kunlaboro inter Pekino kaj Riado eniros pli fruktodonan epokon

(GMT+08:00) 2017-08-25 13:44:56     Redaktoro:Yu

Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli diris ĵaŭde en la saud-arabia urbo Ĝidao, ke li kredas, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Saud-Arabio eniros novan epokon, fariĝante pli fortika, daŭripova kaj fruktodona.

Zhang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn en renkontiĝo kun saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud dum sia vizito al la golfa araba lando.

En ilia renkontiĝo, Zhang rimarkigis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la saud-arabia reĝo interŝanĝis vizitojn en la pasintaj du jaroj, malfermante novan epokon de rapida kaj ampleksa disvolvado de la rilatoj inter la du landoj.

En januaro de 2016, Xi faris ŝtatan viziton al Saud-Arabio, dum kiu la du landoj konsentis altigi la duflankajn rilatojn al ampleksa strategia partnereco. Reĝo Salman vizitis Ĉinion en marto.

Zhang diris, ke Ĉinio ĉiam rigardas siajn rilatojn kun Saud-Arabio el strategia kaj longdaŭra perspektivo, kaj delonge antaŭenigas longtempan amikan kunlaboron kun Saud-Arabio. Li aldonis, ke lia vizito celas efektivigi la gravan konsenton inter prezidanto Xi kaj reĝo Salman por plu profundigi la ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj.

Zhang rimarkigis, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo gajnis tutmondan agnoskon, kaj Pekino aprezas la aktivan partoprenon de Riado en la iniciato kaj bonvenigas la landon fariĝi tutmonda partnero.

Reĝo Salman diris, ke Saud-Arabio alte taksas sian amikecon kun Ĉinio, kaj volas profundigi duflankan kunlaboron en energio, komerco, investo, sekureco kaj aliaj kampoj. La reĝo aldonis, ke lia lando atendas plibonigi duflankajn rilatojn kun Ĉinio per interŝanĝoj de altnivelaj vizitoj kaj la establo de altnivela komuna gvidkomitato, kiun la du landoj konsentis starigi dum la vizito de Xi al Saud-Arabio en la lasta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin