La 13a Tutlanda Sportkunveno baldaŭ malfermiĝos

(GMT+08:00) 2017-08-27 16:00:12     Redaktoro:Xiong

La 13a Tutlanda Sportkunveno baldaŭ malfermiĝos en Tianjin. La 26an de aŭgusto la organiza komitato okazigis la duan plenan kunvenon, nome kunvenon de la estroj de la delegacioj. La organizanto diris, ke ĉio estas preta.

Kompare kun la antaŭaj tutlandaj sportkunvenoj tiu ĉi havas reformadon kaj novigon en multaj rilatoj. Por partoprenigi ordinarulojn oni aldonos 19 sportajn branĉojn de popolamasoj al tiu ĉi sportkunveno. La sportkunveno ankaŭ invitis ĉinojn vivantajn en eksterlandoj kaj kelke da tiuj sportaj amatoroj al konkursoj en iuj branĉoj.

La 13a Tutlanda Sportkunveno fermiĝos en la 8a de septembro. Dum la daŭro de 13 tagoj pli ol dek mil sportistoj partoprenos en konkursoj de 33 fakoj kaj 417 branĉoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin