Ĉinio vokas por kunlaboro pri batalo kontraŭ tutmonda klimatŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2017-08-29 11:06:40     Redaktoro:Yu

Ĉinio lunde vokis ĉiujn landojn kunlabori por trakti tutmondan klimatŝanĝiĝon.

Ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi faris la alvokon dum renkontiĝo kun Patricia Espinosa, plenuma sekretario de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo.

Yang vokis ĉiujn landojn agi, ĉar klimatŝanĝiĝo koncernas ĉiujn en la tuta mondo. Li diris, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj landoj sekvos la principojn de komunaj, sed distingaj respondecoj, konsideros siajn proprajn situaciojn kaj akcelos agadon antaŭ 2020.

Espinosa diris, ke la Sekretariejo de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo atendas pli da kunlaboro kun Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo. Ŝi diris, ke Ĉinio estas gvidanto en la efektivigo de la kadra konvencio kaj akiris nemalmultajn atingojn en tiu ĉi kampo, kaj ĝi estas la evidenta kondukanto precipe en la plenumo de la Pariza Interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin