Ĉinio volontas liveri subtenon al Filipinoj en batalo kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2017-09-01 20:33:07     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la unua de septembro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio volontas liveri necesajn subtenon kaj helpon al Filipinoj en la batalo kontraŭ terorismo, inkluzive aktivan partoprenon en postmilita aranĝo kaj rekonstruado en la urbo Marawi.

Estas raporto, ke lastatempe la filipina prezidento Duthel Te faris paroladon en Marawi. Li diris, ke la trimonata kampanjo kontraŭ islamaj ekstremistoj jam eniris en la lastan etapon. Por tio estis raportisto, kiu demandis, kiel Ĉinio opinias pri la afero, kaj ĉu ĝi subtenas kontraŭterorisman agadon de Filipinoj?

Hua respondis, ke kontraŭbatali terorismon estas la komuna devo de ĉiuj landoj. Ĉinio jam liveris aron da urĝaj materialoj por helpi al Filipinoj batali kontraŭ terorismo en Marawi. En venonta tempo Ĉinio volontas, laŭ la bezono de Filipinoj, daŭre liveri necesajn subtenon kaj helpon al Filipinoj, inkluzive aktivan partoprenon en postmilita aranĝo kaj rekonstruado en la urbo Marawi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin