Ĉinio kaj Taĝikio konsentis starigi ampleksan strategian partnerecon

(GMT+08:00) 2017-09-01 14:21:46     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia taĝika paralelulo Emomali Rahmon ĵaŭde en Pekino, konsentante starigi ampleksan strategian partnereco inter la du landoj.

Parolante pri la subteno de Taĝikio al la iniciato de la Zono kaj Vojo, Xi diris, ke ambaŭ flankoj devas akordigi la iniciaton de la Zono kaj Vojo kun la nacia disvolva strategio de Taĝikio por la periodo ĝis 2030. La du landoj devas kunlabori pli en transporto, energio, havenoj kaj konstruado de reta infrastrukturo por plibonigi ĉiuflankan interligon.

La ĉina prezidanto sugestis, ke ambaŭ flankoj kreu novan situacion en agrikulturo, kunlaboro de industria produktkapablo kaj scienca novigo. Xi instigis Taĝikion sin ligi kun ĉinaj financaj institucioj, la Silkvoja Fonduso kaj la Azia Infrastruktura Invest-Banko. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Taĝikio por faciligi komercon kaj investon. Kiel landoj kun granda antikva civilizacio, Ĉinio kaj Taĝikio povas havi pli da interŝanĝoj en kulturo, edukado kaj junularo.

Rahmon priskribis Ĉinion kiel bonan najbaron, partneron kaj fraton kaj laŭdis la striktan kunlaboron en politiko, kulturo, komerco kaj investo. Li diris, ke Taĝikio subtenas la Silkvojan Ekonomian Zonon kaj laboros kun Ĉinio por grandigi partnerecon en financo, agrikulturo, akvaj resursoj, energio kaj mina industrio. Li diris, ke Taĝikio atendas pli da kunordigo kun Ĉinio en regionaj kaj internaciaj aferoj kaj pli da kunlaboro en leĝ-plenumo kaj sekureco. Li aldonis, ke Taĝikio donos plenan subtenon al la laboro de Ĉinio kiel deĵoranta prezidanto de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

La saman tagon, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio Zhang Dejiang renkontiĝis kun Rahmon respektive.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin