Validiĝis Interkonsento pri Asociiĝo inter EU kaj Ukrainio

(GMT+08:00) 2017-09-03 13:14:47     Redaktoro:Yu

La Interkonsento pri Asociiĝo inter la Eŭropa Unio kaj Ukrainio oficiale validiĝis vendrede, la 1an de septembro, post multjara intertraktado. Ukraina prezidento Petro Poroshenko diris, ke la validiĝo de la interkonsento markas historian trarompon de la procezo de integriĝo de Ukrainio kaj la Eŭropa Unio.

Laŭ la anonco publikigita de la ukraina reprezentejo al la EU, la interkonsento inkluzivas pli ol 100 novajn enhavojn. Estos multe fortigita la duflanka kunlaboro en nacia defendo, impostado, landlima defendo kaj batalo kontraŭ terorismo.

Analizantoj atentigis, ke restas longa vojo por oficiala membriĝo de Ukrainio al la Eŭropa Unio, ĉar la aldonitaj klaŭzoj de la interkonsento ne donis al Urainio la statuson kiel kandidato-lando nek promesis doni al ĝi la statuson en la estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin