Xi: Monda ekonomio restas en periodo de alĝustigo

(GMT+08:00) 2017-09-03 16:22:17     Redaktoro:Yu
Ĉina prezidanto Xi Jinping diris dimanĉe en Xiamen, ke la tutmonda ekonomio ankoraŭ ne estas sufiĉe sana kaj restas en la periodo de alĝustigo, kiun karakterizas malforta kresko kaj manko de novaj motoroj.

Xi faris la rimarkojn en ĉeftona parolado en la malferma ceremonio de la Komerca Forumo de BRICS-landoj, kiu okazas de dimanĉo ĝis lundo en la sudorienta urbo Xiamen.

Xi rimarkigis, ke ekonomia tutmondiĝo alfrontas pli da necertecoj, novmerkataj kaj evoluantaj landoj troviĝas en pli kompleksa ekstera medio. La longa vojo al paco kaj disvolviĝo de la mondo ne estos glata. Pli ol 700 milionoj da homoj ankoraŭ vivas en malsato; kelkdek milionoj da homoj estis delokitaj kaj fariĝis rifuĝintoj; kaj multaj homoj, inkluzive de senkulpaj infanoj, estis mortigitaj en konfliktoj.

La gvidantoj de Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko renkontiĝos en la Naŭa Pintkunveno de BRICS-landoj en Xiamen de la 3a ĝis la 5a de aŭgusto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin