Xi alvokas oponi protektismon reformi tutmondan ekonomian regadon

(GMT+08:00) 2017-09-04 14:17:49     Redaktoro:Yu

Lunde en la ĉina sudorienta urbo Xiamen malfermiĝis la 9a Pintkunveno de BRICS-landoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidas la kunvenon, kiun ĉeestas ankaŭ hinda ĉefministro Narendra Modi, sud-afrika prezidento Jacob Zuma, brazila prezidento Michel Temer kaj rusa prezidento Vladimir Putin.

En ĉeftona parolado, Xi alvokis BRICS-landojn oponi protektismon kaj antaŭenigi la reformon de la tutmonda ekonomia regado. Xi diris, ke BRICS-landoj devas antaŭenpuŝi tutmondiĝon de la ekonomio por ke ĝi estu malferma, inkluziva, ekvilibra kaj profitiga al ĉiuj landoj. Li urĝis la grupon helpi konstruadon de malferma monda ekonomio, subteni multflankan komercan mekanismon kaj oponi protektismon. Li akcentis, ke la tutmonda ekonomia regado devas esti reformita por plifortigi la reprezentadon kaj voĉon de novmerkataj kaj evoluantaj landoj kaj tiel krei novan movforton por solvi la diferencon de disvolviĝo inter la nordo kaj la sudo kaj akceli mondan ekonomian kreskon.

Xi alvokis la membrojn de BRICS akordigi siajn disvolvajn strategiojn por stimuli la potencialon de disvolvado. Li diris, ke la kvin landoj devas trovi kampojn, en kiuj iliaj respektivaj disvolvaj politikoj kaj prioritatoj konverĝas, kaj konstrui grandan merkaton de komerco kaj investo kaj realigi glatan fluadon de valuto kaj financo kaj infrastrukturan interligon.

La ĉina prezidanto ankaŭ emfazis la gravecon de interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj. Li diris, ke la konsento atingita de la gvidantoj de BRICS-landoj pri plifortigo de interpopolaj interŝanĝoj akiris efektivajn rezultojn, ĉar diversaj agadoj, ekzemple sportkonkurso, filmfestivalo, kultura festivalo kaj altnivela konferenco pri tradicia medicino okazis en ĉi tiu jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin