Novaĵoj (Septembro 04)

(GMT+08:00) 2017-09-04 16:55:46     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4-a de septembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke la gvidantoj de BRICS-landoj renkontiĝas en la ĉina urbo Xiamen; Ĉinio firme oponas refojan nuklean provon de la KDPR. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en la ĉina sudorienta urbo Xiamen malfermiĝis la 9a Pintkunveno de BRICS-landoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la kunvenon, kiun ĉeestis ankaŭ hinda ĉefministro Narendra Modi, sud-afrika prezidento Jacob Zuma, brazila prezidento Michel Temer kaj rusa prezidento Vladimir Putin.

En ĉeftona parolado, Xi alvokis BRICS-landojn oponi protektismon kaj antaŭenigi la reformon de la tutmonda ekonomia regado. Xi diris, ke BRICS-landoj devas antaŭenpuŝi tutmondiĝon de la ekonomio por ke ĝi estu malferma, inkluziva, ekvilibra kaj profitiga al ĉiuj landoj. Li urĝis la grupon helpi konstruadon de malferma monda ekonomio, subteni multflankan komercan mekanismon kaj oponi protektismon. Li akcentis, ke la tutmonda ekonomia regado devas esti reformita por plifortigi la reprezentadon kaj voĉon de novmerkataj kaj evoluantaj landoj kaj tiel krei novan movforton por solvi la diferencon de disvolviĝo inter la nordo kaj la sudo kaj akceli mondan ekonomian kreskon.

Xi alvokis la membrojn de BRICS akordigi siajn disvolvajn strategiojn por stimuli la potencialon de disvolvado. Li diris, ke la kvin landoj devas trovi kampojn, en kiuj iliaj respektivaj disvolvaj politikoj kaj prioritatoj konverĝas, kaj konstrui grandan merkaton de komerco kaj investo kaj realigi glatan fluadon de valuto kaj financo kaj infrastrukturan interligon.

Deklaracio publikigita en la kunveno diris, ke BRICS-landoj klopodos profundigi sian strategian partnerecon kaj malfermi la duan oran jardekon de la mekanismo de kunlaboro.

La deklaracio diris, ke tiuj kvin landoj profundigos pragmatan kunlaboron en komerco kaj investo, financo, novigado, energio kaj aliaj kampoj, sin dediĉos al starigo de pli vasta partnereco kun novmerkataj kaj evoluantaj landoj kaj komencos dialogon kaj kunlaboron kun aliaj landoj en justa kaj fleksebla maniero, inkluzive de la modelo BRICS plus. Ili plifortigos komunikadon kaj kunordigon por starigi pli justan kaj racian internacian ordon, rekomendos plu senpartiecon kaj justecon kaj konservos internacian kaj regionan pacon kaj stabilecon.

Tiutage ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin.

Xi varme bonvenigis prezidenton Putin ĉeesti la 9an Pintkunvenon de BRICS-landoj kaj la dialogon inter novmerkataj landoj kaj evoluantaj landoj. Xi emfazis, ke dum sia vizito al Rusio en julio, li kaj Putin atingis gravajn konsentojn pri profundigo de la ampleksa strategia kunlabora partnereco. Koncernaj departementoj de la du landoj ĉiuflanke efektivigas la konsentojn kaj fruktigas kunlaboron en diversaj kampoj.

Xi montris, ke en la nuna situacio, fortigi kunlaboron inter BRICS-landoj kaj ludi pli grandan rolon en internaciaj aferoj ne nur konformas al la komunaj interesoj de BRICS-landoj, sed ankaŭ estas la atendo de la internacia komunmo, precipe novmerkataj landoj kaj evoluantaj landoj.

Putin diris, ke rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio tendencas al vigla disvolvado. La du landoj subtenas striktajn altnivelajn kontaktojn. Estas tre grave, ke la du landoj fortigu ampleksan strategian kunlaboran partnerecon kaj profundigu komunikadon kaj kunordigon en gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. Rusio volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en investo, energio, agrikulturo, infrastruktura konstruado, aerokosmo kaj aliaj kampoj, striktigi interŝanĝojn en kulturo, edukado, sporto, amaskomunikilo, turismo kaj lokaj interŝanĝoj, kaj striktigi interŝanĝojn inter la du armeoj.

La saman tagon prezidanto Xi renkontiĝis ankaŭ kun sia sud-afrika paralelulo Jacob Zuma, kiu estas tie por ĉeesti la 9an Pintkunvenon de BRICS-landoj kaj la dialogon inter novmerkataj landoj kaj evoluantaj landoj.

Xi diris, ke en la lastaj jaroj la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Sud-Afriko tendencis al forta disvolviĝo, kaj duflankaj rilatoj estis en la plej bona periodo en sia historio. Ĉinio volas labori kun Sud-Afriko por fortigi kunordigon kaj kunlaboron, senĉese pliigi la enhavojn de la ampleksa strategia partnereco per pli multaj rezultoj de kunlaboro kaj realigi komunajn disvolviĝon kaj progreson.

Xi akcentis, ke la du flankoj devas subteni kaj kompreni unu la alian pri demandoj koncernaj al respektivaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj firmigi la altnivelan politikan reciprokan konfidon. Li alvokis la du landojn efektivigi konsentojn pri gravaj kunlaboraj projektoj, antaŭenigi kunlaboron en oceana ekonomio kaj industria produktkapablo, kaj striktigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en kulturo, scienco kaj tekniko, sanzorgo, turismo, junularo, virinoj kaj amaskomunikilo.

Zuma dankis Ĉinion pro ĝia bonega preparo por la Pintkunveno de BRICS-landoj kaj laŭdis la fortan kaj viglan ampleksan strategian partnerecon inter Sud-Afriko kaj Ĉinio. Li diris, ke la du landoj subtenis striktajn komunikadon kaj kunordigon en multflankaj aferoj, kaj Sud-Afriko volas preni efektivigon de la rezultoj de la Johanesburga Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kiel oportunon por profundigi reciprokprofitan kunlaboron inter afrikaj landoj kaj Ĉinio.

Okaze de la Pintkunveno de BRICS-landoj en Ĉinio, diversaj rondoj de Rusio pozitive taksis la gravajn progresojn akiritajn de BIRCS-landoj en kunlaboro en politiko, ekonomio, interpopolaj interŝanĝoj kaj aliaj kampoj, de post kiam Ĉinio fariĝis la deĵoranta prezidanto-lando de la mekanismo.

Dum la Pintkunveno en Xiamen, Ĉinio prezentis la ideon "BRICS-plus" por aligi pli multajn gravajn evoluantajn landojn kun vigla ekonomio. Yaroslav Lissovolik, specialisto el la Internacia Diskut-Klubo Valdai de Rusio, opiniis, ke la iniciato "BRICS-plus" eligis signalon al la tuta mondo, ke BRICS-landoj gravigas la tutmondan kunlaboron kun evoluantaj landoj.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj dimanĉe publikigis deklaron pri refoja nuklea provo de la Korea Demokratia Popola Respubliko, dirante, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko refoje kondukis nuklean provon, ignorante ĝeneralan oponon de la internacia komunumo, kaj la ĉina registaro esprimas firman oponon kontraŭ kaj fortan kondamnon al la nuklea provo.

La deklaro diris, ke sennukleigo de la Korea Duoninsulo, protekto de la sistemo de nuklea nedisvastigo kaj konservo de paco kaj stabileco de Nordorient-Azio estas firma starpunkto de Ĉinio kaj ĝenerala volo de la internacia komunumo. Ĉinio forte urĝas la Korean Demokratian Popolan Respublikon ĝuste trakti la firman volon de la internacia komunumo pri sennukleigo de la duoninsulo, efektive observi koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, haltigi erarajn agojn, kiuj malbonigas la situacion kaj malkonformas al propraj interesoj de la lando, kaj efektive reveni al la vojo de dialogo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin