Finiĝis dua intertraktado pri ĝisdatigo de Nordamerika Liberkomerca Interkonsento

(GMT+08:00) 2017-09-06 12:48:55     Redaktoro:Shanshan

Marde en Meksik-Urbo finiĝis la dua intertraktado pri ĝisdatigo de la Nordamerika Liberkomerca Interkonsento. Usono, Kanado kaj Meksiko publikigis la komunan deklaron, dirante, ke ili akiris gravan progreson en pluraj kampoj.

La tri partioj diris, ke en kvin tagoj de la intertraktado, specialistoj diskutis pri diversaj temoj kaj akiris gravan progreson en multaj kampoj. La tri landoj faros siajn prorajn enlandajn konsiliĝojn kaj tiel sin preparos por la tria intertraktado en Otavo de la 23a ĝis la 27a de septembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin