Usono enkondukis sankciojn kontraŭ oficialuloj de Sud-Sudano

(GMT+08:00) 2017-09-07 13:38:37     Redaktoro:Yu

Usono merkrede enkondukis sankciojn kontraŭ du altrangaj membroj de la sud-sudana registaro, unu eksa oficialulo kaj tri sud-sudanaj kompanioj pro subfosado de paco, sekureco aŭ stabileco de la lando.

Laŭ la Ŝtata Departemento kaj Financa Ministerio de Usono, la sankcioj celas sud-sudanajn vicministron pri defendo Malek Reuben, ministron pri informo Michael Makuei kaj eksan armean stabestron Paul Malong. Krome, tri kompanioj estas metitaj en la liston de sankcioj.

La Ŝtata Departemento diris en deklaro, ke ĝi plu klarigos al la gvidantoj de Sud-Sudano ke ili devas plenumi sian deklaritan militpaŭzon, renovigi la Interkonsenton de 2015 pri Solvado de la Konflikto en la Sud-Sudana Respubliko per esenca kontakto kun opoziciaj partioj.

Sud-Sudano falis en perforton en decembro de 2013, post kiam politika disputo inter prezidento Kiir kaj lia iama adjunkto Machar estigis bataladon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin