Novaĵoj (Septembro 07)

(GMT+08:00) 2017-09-07 16:42:30     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7-a de septembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke telefone konversaciis ĉina kaj usona ŝtatestroj; Rusio plu antaŭenigos kunlaboran mekanismon de BRICS-landoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun usona prezidento Donald Trump merkrede laŭ interkonsento.

Xi montris, ke nun interŝanĝo kaj kunlaboro de Ĉinio kaj Usono en diversaj kampoj estas daŭre antaŭenigitaj. La dulandaj laborgrupoj pri diplomatio, sekureco kaj ekonomio tenas striktan komunikadon kaj preparas la unuajn dialogojn pri socio, popolaj interŝanĝoj, leĝplenumo kaj interreta sekureco. Ĉinio alte atentas la baldaŭan viziton de prezidento Trump al Ĉinio. Li esperis, ke la du landoj kune klopodos por sukcesigi la viziton.

Trump diris, ke li kaj prezidanto Xi tenas striktan kontakton, kaj estas tre grave fortigi kunordigon pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. Li tre atendas la ŝtatan viziton al Ĉinio kaj refojan renkontiĝon kun prezidanto Xi.

La du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn ĉefe pri la nuna situacio en la Korea Duoninsulo. Xi emfazis, ke Ĉinio firme sin dediĉas al sennukleiĝo de la Korea Duoninsulo por protekti internacian sistemon de nuklea nedisvastigo.

Trump diris, ke Usono tre zorgas pri disvolviĝo de la situacio en la Korea Duoninsulo, alte atentas la gravan rolon de Ĉinio en solvado de la nuklea demando de la dunoninsulo. Usono volas fortigi kontakton kun Ĉinio por trovi solvon kiel eble plej frue.

Ĉinio merkrede postulis tujan haltigon de la lokado de la usona antimisila sistemo THAAD en Sud-Koreio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio estas serioze maltrankvila. Li reasertis la oponon de Ĉinio kontraŭ la lokado de la antimisila sistemo fare de Usono kaj Sud-Koreio.

Sud-Koreio ĵaŭde anoncis sian intencon loki kvar pliajn antimisilajn sistemojn.

Geng diris, ke la antimisila sistemo ne helpos solvi sekurecan zorgon. Kontraŭe, ĝi rompos la regionan strategian ekvilibron, damaĝos regionajn sekurecajn interesojn, inkluzive de Ĉinio, kaj plialtigos streĉecon sur la Korea Duoninsulo. Ĉinio postulas, ke Usono kaj Sud-Koreio respektu la sekurecajn interesojn de Ĉinio kaj aliaj regionaj landoj, per tuja haltigo de la lokado kaj forigo de la ekipaĵoj.

Merkrede en la ĉina okcidenta urbo Yinchuan okazis la Komerca Pintkunveno de Ĉinio kaj Arabaj Landoj. Deklaracio publikigita en la kunveno kiel grava parto de la Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj Landoj diris, ke Ĉinio kaj arabaj landoj, forte komplementaj ekonomie, profundigos kunlaboron en ekipaĵa fabrikado, infrastruktura konstruado, cifereca interligo, mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, agrikulturo kaj aliaj kampoj.

La deklaracio diris, ke entreprenoj de ambaŭ flankoj devas labori kune por antaŭenpuŝi kunlaboron en industria produktkapablo kaj ekipaĵa fabrikado kaj akceli industriigon de arabaj landoj.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj merkrede kondamnis per la plej fortaj vortoj la mardan atakon kontraŭ packonservantoj de la UN en Malio, kiu mortigis du ĉadiajn packonservantojn kaj vundis du aliajn.

Gazetara deklaro de la Sekureca Konsilio diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio vokis la malian registaron rapide enketi pri ĉi tiu atako kaj alporti la krimulojn al justeco. Ili diris, ke atakoj celantaj blukaskulojn povas esti militkrimoj laŭ internacia juro. Ili emfazis, ke partopreno en planado, direktado, sponsoro aŭ efektivigo de atakoj kontraŭ packonservantoj en Malio konsistigas la bazon por sankcioj.

La Sekureca Konsilio marde unuanime adoptis rezolucion apliki malpermeson de vojaĝo kaj frostigon de aktivoj kontraŭ individuoj kaj entoj respondecaj pri subfoso de la paca procezo en Malio. Ĝi decidis starigi komitaton por difini individuojn kaj entojn submetitajn al sankcioj.

En la merkreda deklaro, la membroj de la Sekureca Konsilio ripetis sian plenan subtenon al la Multdimensia Integrita Stabiliga Misio en Malio kaj la francaj trupoj, kiuj subtenas ĝin.

Merkrede la unua vicĉefministro de Rusio Igor Shuvalov diris, ke ekonomia kunlaboro de BRICS-landoj helpas altigi vivnivelon de la rusa popolo, kaj Rusio daŭre antaŭenpuŝos kunlaboran mekanismon de BRICS-landoj.

Shuvalov diris dum intervjuo kun ĉinaj raportistoj dum ĉeesto al la 3a Orienta Ekonomia Forumo, ke la nuna kunlabora mekanismo de BRICS-landoj estas en la grava periodo de kreskado. La gvidantoj de BRICS-landoj decidis pluapaŝe antaŭenpuŝi la mekanismon. Stanley Fischer, vicprezidanto de la usona Federacia Rezervo, merkrede submetis rezignon pri sia ofico pro persona kialo, aldonante alian vakecon en la sep-membra komitato de la Federacia Rezervo.

Fischer prezentis sian rezignon al usona prezidento Donald Trump, dirante, ke li pli frue forlasos sian postenon ĉikraŭ la 13a de oktobro. En la letero de rezigno li diris, ke li faris la decidon pro sia persona kialo, kaj li donis neniun klarigon pri la kialo.

En 2014, tiama prezidento Barack Obama proponis Fischer kiel vicprezidanton de la Federacia Rezervo por la oficperiodo ĝis junio de 2018. Li estas ankaŭ unu el la sep membroj de la Komitato de la Federacia Rezervo, kaj pro lia demisio la nombro de vakantaj postenoj de la komitato kreskos ĝis kvar.

Usono merkrede enkondukis sankciojn kontraŭ du altrangaj membroj de la sud-sudana registaro, unu eksa oficialulo kaj tri sud-sudanaj kompanioj pro subfosado de paco, sekureco aŭ stabileco de la lando.

Laŭ la Ŝtata Departemento kaj Financa Ministerio de Usono, la sankcioj celas sud-sudanajn vicministron pri defendo Malek Reuben, ministron pri informo Michael Makuei kaj eksan armean stabestron Paul Malong. Krome, tri kompanioj estas metitaj en la liston de sankcioj.

La Ŝtata Departemento diris en deklaro, ke ĝi plu klarigos al la gvidantoj de Sud-Sudano ke ili devas plenumi sian deklaritan militpaŭzon, renovigi la Interkonsenton de 2015 pri Solvado de la Konflikto en la Sud-Sudana Respubliko per esenca kontakto kun opoziciaj partioj.

Sud-Sudano falis en perforton en decembro de 2013, post kiam politika disputo inter prezidento Kiir kaj lia iama adjunkto Machar estigis bataladon.

Merkrede la irana Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo citis vortojn de Mohammad Javad Zarif, irana ministro pri eksterlandaj aferoj, ke se Saud-Arabio konsentus, Irano estas preta por bonigi la duflankajn rilatojn.

Zarif akcentis la sirian demandon, dirante, ke la siria armeo sukcese rompis la blokadon de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Deir ez-Zor, kio estis grava sukceso pri la batalo kontraŭ terorismo. Danke al klopodoj de koncernaj landoj, venas la tempo pri politika solvado de la siria demando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin