Ĉinio establos grandsuman fonduson por komunaj projektoj kun Rusio

(GMT+08:00) 2017-09-08 14:47:39     Redaktoro:Yu

Ĉina vicĉefministro Wang Yang diris ĵaŭde, ke Ĉinio klopodas establi investan fonduson de 100 miliardoj da juanoj (15,3 miliardoj da usonaj dolaroj) por financi projektojn de regiona kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio.

Wang faris la rimarkojn en komerca konversacio dum la 3a Orienta Ekonomia Forumo en la rusa malproksimorienta havenurbo Vladivostoko. Li diris, ke Ĉinio pretas grandigi la skalon de la investa fonduso kaj sugestas, ke la Silkvoja Fonduso financu ĉina-rusajn komunajn programojn. La ĉina registaro instigas entreprenojn investi en la Malproksima Oriento de Rusio kaj vastigi kunlaboron en fabrikado, ekspluato de resursoj, infrastrukturo, agrikulturo kaj turismo. Ĉinio plu klopodos por faciligi la komercon kaj peti siajn kompaniojn observi rusajn leĝojn kaj regulojn, kaj samtempe ĝi esperas, ke la rusa flanko efektivigos siajn favorajn politikojn kaj protektos la leĝajn interesojn de ĉinaj entreprenoj. Li diris, ke Ĉinio estas ideala partnero de Rusio en ekspluato de la Malprosima Oriento kaj ambaŭ flankoj povas kune esplorserĉi grandajn ŝancojn.

Ĉinio estas la plej granda fonto de importado kaj la dua plej granda celloko de eksportado por la Federala Distrikto de la Malproksima Oriento de Rusio kaj ĉinaj entreprenoj investis en 26 projektoj en ĉi tiu regiono ĝis nun.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin