La siria registaro neis uzon de Sarin-gaso

(GMT+08:00) 2017-09-09 17:22:05     Redaktoro:Xiong

La 8an de septembro la siria registaro adresis leteron al la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj, reagante al la enketa raporto lastatempe publikigita de la enketa komitato sub tiu. Ĝi neis la akuzon, ke la registara armeo de Sirio uzis Sarin-gason kiel kemian armilon dum konflikto.

Tiun tagon la siria novaĵagentejo, citante la enhavon el la letero, raportis, ke la registara armeo de Sirio neniam uzis Sarin-gason ie ajn en la tuta teritorio. La siria registaro ne uzis venenan gason al sia popolo en la pasinteco, nek en la estonteco, kaj cetere ĝi kategorie ne disponas tian gason, kia estas Sarin-gaso, kaj ankaŭ rigardas la uzadon de kemia armilo kiel "moralan krimon kondamnendan".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin