La "vojmapo" de Rusio kaj Ĉinio estas optimuma

(GMT+08:00) 2017-09-09 17:52:28     Redaktoro:Xiong

La 8an de septembro Maria Zakharova, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la "vojmapo" kune prezentita de Rusio kaj Ĉinio estas nuntempe optimuma por solvi la problemon de la Korea duoninsulo.

Zakharova diris, ke lastatempe Nord-Koreio ankoraŭfoje faris nuklean eksperimenton, kio plue malbonigis la situacion en la Korea duoninsulo. La neglektado far Nord-Koreio al la "Traktato pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj" kaj al la koncernaj revolucioj de la Sekureca Konsilio de UN estas desperiga.

Zakharova opiniis, ke doni al Nord-Koreio sankciojn de "plej maksimuma premado" kaŭzos al la nordorienta Azio militan kaj humanisman katastrofojn. La koncernataj partioj devus kune peni, por serĉi metodon pace solvi la problemon. Nuntempe ne ekzistas iu projekto, kiu estus pli bona ol la "vojmapo" kune proponita de Rusio kaj Ĉinio, kaj estas bonvenaj por ĝi novaj konsiloj kaj aldonoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin