La siria novaĵagentejo raportis, ke posttagmeze de la 9a de septembro la registara armeo de Sirio sturmis en la militan flughavenon sude de la urbo Deir ez-Zor, renkontiĝis kun la defendantaj trupoj al la registaro, kaj disrompis la sieĝadon far IŜ ĉirkaŭ la flughaveno kaj du kvartaloj apude.
La disrompo de la sieĝado signas strategian venkon de la registara armeo de Sirio en la operacoj en la urbo Deir ze-Zor kaj kolapson de IŜ-potenco minacanta super Deir ze-Zor.
La provinco Deir ze-Zor sin trovas en la oriento de Sirio, limtuŝas Irakon kaj estas ĉefa regiono produktanta petrolon. De la jaro 2014 la urbo Deir ze-Zor estis longe sieĝita de IŜ.