Novaĵoj (Septembro 11)

(GMT+08:00) 2017-09-11 16:26:46     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11a de septembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto vokas striktigi internacian juĝan kunlaboron; finiĝis liberkomerca intertraktado inter ĉina Honkongo kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde en letero al kunveno de prokuroroj, ke la ĉina registaro atribuas grandan gravecon al ampleksa antaŭenigo de jurŝtata konstruado, kaj Ĉinio volas havi pli da juĝa kunlaboro kun aliaj landoj.

La 22a jarkonferenco kaj ĝenerala kunveno de la internacia asocio de prokuroroj malfermiĝis lunde matene en Pekino, kaj la ĉina prezidanto sendis gratulan leteron. Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, esprimis varman bonvenon al la ĉeestantoj kaj deziris plenan sukceson al la kunveno.

Zhang diris en parolado en la malferma ceremonio, ke la mondo estas en granda ŝanĝiĝo kaj alĝustigo, kaj la juĝaj organoj ludas gravan rolon en la akcelado de ekonomia kaj socia evoluigo kaj prenas sur sin gravan taskon, kaj tiusence la kunveno, kiu celas dividi spertojn kaj akceli pragmatan kunlaboron, havas gravan signifon.

Zhang akcentis, ke la disvolvado de Ĉinio dependas de la mondo, dum la mondo bezonas Ĉinion. La iniciato de la Zono kaj Vojo, proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping, altigis la ligitecon inter Ĉinio kaj la mondo. Li aldonis, ke Ĉinio tre gravigas, aktive partoprenas kaj forte subtenas internacian kaj regionan kunlaboron pri juĝo. Ĝi aliĝis al serio da internaciaj konvencioj, subskribis duflankajn interkonsentojn pri juĝa helpo kaj ekstradicio, kaj serioze plenumis promesitajn devojn de internaciaj konvencioj kaj traktatoj kaj ludis gravan rolon por bati internaciajn krimojn kaj akceli demokratiigon de monda regado.

Ĉina Honkongo kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj sabate deklaris la finon de la duflanka intertraktado pri interkonsentoj koncernaj al libera komerco kaj investado.

La du flankoj anoncis tion en la dua kunveno de komercaj ministroj de Honkongo kaj la asocio, kiu okazis en la filipina urbo Pasay. Edward Yau, ĝenerala direktoro pri komerca kaj industria disvolvado de Honkongo, kaj Ramon Lopez, filipina ministro pri komerco kaj industrio, kunprezidis la kunvenon, kiun ĉeestis ankaŭ komercaj ministroj aŭ reprezentantoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Yau diris, ke la interkonsentoj pri libera komerco kaj investado liveros pli multajn kaj pli bonajn kondiĉojn por la aliro de Honkongo al la merkato de la asocio, kreos komercajn ŝancojn por honkongaj komercistoj, helpos striktigi interŝanĝojn de la du flankoj en komerco kaj investado kaj tiel profitigos la honkongan ekonomion. Li aldonis, ke Honkongo kaj la asocio subskribos la interkonsentojn en novembro, kaj ili validiĝos tuj post necesaj proceduroj.

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko lunde publikigis deklaron, dirante, ke se Usono puŝos la Sekurecan Konsilion de UN adopti rezoluciojn de novaj sankcioj kontraŭ Pjongjango, la KDPR pagigos al ĝi respondan koston.

La deklaro publikigita per la Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris, ke Usono intencas puŝi la Sekurecan Konsilion de UN adopti rezolucion de novaj sankcioj kontraŭ la KDPR. Ĝi asertis, ke se rezolucio estos adoptita, la pluaj rimedoj prenotaj de la KDPR reduktos Usonon al senprecedenca embarasiĝo.

La deklaro diris, ke disvolvado de nukleaj armiloj estas rimedo de la KDPR por reteni la malamikan politikon kaj nuklean minacon de Usono kontraŭ Pjongjango, kaj tio estas memdefenda rimedo.

Estas raporto, ke Usono jam skizis projekton de nova rezolucio pri sankcioj kontraŭ la KDPR, kaj la Sekureca Konsilio de UN lunde okazigos voĉdonon pri la projekto.

Dimanĉe germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke la germana registaro volas rekte partopreni en solvado de la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo kaj proponas la modelon de solvo de la irana nuklea problemo.

Merkel diris en sia intervjuo kun germana ĵurnalo, ke ŝi tuj konsentis, kiam la internacia komunumo esperis, ke Germanio partoprenu en solvado de la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo. Ŝi diris, ke en la solvado de la irana nuklea problemo, la ses potencaj landoj akiris bonan rezulton post longtempa interkonsiliĝo, kaj oni povas solvi la nuklean problemon de la Korea Duoninsulo laŭ la irana modelo. Ŝi aldonis, ke Germanio devas esti preta por la partopreno.

La irana mararmeo dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke irana misil-ekipita militŝipo forpelis usonan destrojeron tiutage en la Omana Golfo.

La irana novaĵ-televido citis la deklaron de la mara armeo, ke irana malgranda civila ŝipo paneis kaj petis helpon, kiam ĝi provis sian dinamikan sistemon en la maro proksima al la Omana Golfo. La irana mararmeo sendis misil-ekipitan militŝipon por helpo, kaj survoje ĝi trovis usonan destrojeron en maro proksima al la okazejo. La usona destrojero foriris, post kiam irana militŝipo eligis averton.

Oficialulo el la iraka registaro diris dimanĉe, ke registara organo retenis proksimume 1 400 virinojn kaj infanojn, kiuj estas edzinoj aŭ infanoj de fremdlandaj membroj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, lastatempe en tendaro sude de la urbo Mosulo.

Iraka vicministro pri rifuĝintoj kaj enmigrintoj Jasim Al Attiyah dimenĉe diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la tendaro troviĝas en la urbeto Hamam al-Alil je proksimume 20 kilometroj sude de Mosulo. Ĉar multaj el ili jam perdis siajn originalajn identigajn dokumentojn, la sekurectrupoj identigas tiujn retenatojn por certigi iliajn ŝtatanecojn.

La cipra polico diris dimanĉe, ke 305 siriaj rifuĝintoj, inkluzive de 30 virinoj kaj 73 infanoj, sabate atingis Cipron per du ŝipoj.

Proparolanto de la cipra polico diris, ke la du ŝipoj portantaj rifuĝintojn estis trovitaj sabate posttagmeze en la maro proksima al nordokcidenta Cipro. La lando sendis plurajn ŝipojn kaj unu helikopteron por savado, kaj la agado estis finita ĝis la meznokto.

La proparolanto diris ankaŭ, ke unu virino kaj ŝia dek-monata infano estis senditaj al hospitalo por observado, kaj la aliaj en bona sanstato estis transigitaj al rifuĝint-tendaro proksima al la ĉefurbo Nikozio por identigo kaj registrado.

Amaskomunikiloj raportis, ke tiuj rifuĝintoj veturis el la turka suda havanurbo Mersin al Cipro kaj ĉiu pagis 2 000 usonajn dolarojn al la organizanto de kontraŭleĝa enmigrado. La polico jam kaptis la organizanton kaj komplicojn identigitajn de rifuĝintoj.

Dimanĉe meksika amaskomunikilo raportis, ke jam 90 homoj mortis en la tertremo en Meksiko.

Vespere de la 7a de septembro okazis forta tertremo en Meksiko. La suda ŝtato Oaxaca estis plej serioze trafita. Estro de la ŝtato Oaxaca diris en prezido de kunveno pri kunordigo de la batalo kontraŭ la katastrofo, ke en la ŝtato 71 homoj mortis pro la tertremo kaj preskaŭ 800 mil homoj estis influitaj de la katastrofo. Nun ankoraŭ iras la laboro kontraŭ la katastrofo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin