Wang Yi ĉeestos ĝeneralan debaton en la 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN

(GMT+08:00) 2017-09-11 19:01:56     Redaktoro:Xiong

La 11an de septembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis, ke la 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN inaŭguriĝos la 12an de septembro en Nov-Jorko, kaj de la 19a okazos ĝenerala debato. La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, kun delegacio de li gvidata, ĉeestos la ĝeneralan debaton, ĉiuflanke eksplikante la starpunkton kaj ideon de Ĉinio pri la nuna internacia situacio kaj gravaj problemoj internaciaj kaj regionaj kaj esprimante la firman volon de Ĉinio, volonte kune kun la membroj-ŝtatoj de UN defendi la pacon kaj stabilecon de la mondo kaj akceli disvolvadon kaj prosperadon.

Antaŭ ol iri al Nov-Jorko, invitite de la kostarika ministro pri eksterlandaj aferoj, Manuel Gonzalez, kaj de la panama vicprezidento kaj samtempe ministro pri eksterlandaj aferoj, Isabel de Saint Malo de Alvarado, de la 14a ĝis la 17a de ĉi monato Wang Yi faros oficialan viziton al Kostariko kaj Panamo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin